El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOS planas kolekti 31,3 miliardojn da usonaj dolaroj por kontraŭbatali KOVIM-19

| 2020-07-01
Bookmark and Share


La 26-an de junio, La Monda Organizo pri Sano (MOS) anoncis, ke ĝi bezonos 31,3 miliardojn da usonaj dolaroj por disvolvi kaj liveri medikamentojn, testilojn kaj vakcinojn kontraŭ KOVIM-19, la monsumo inkluzivas la pagon por aĉeti 2 miliardojn da vakcinoj antaŭ la fino de 2021, el kiuj 1 miliardo estos por malalt- kaj mez-enspezaj landoj.


Tiutage, MOS reĝustigis la investajn postulojn en la internacia kunlabora iniciato "Akiro de Akceliloj por Batalado kontraŭ KOVIM-19". Laŭ MOS, la iniciato fokusiĝos sur la kvar kolonoj, nome diagnozo, terapio, vakcino kaj la ligo de san-sistemo kun komunuma reto. Oni kalkulis, ke la investo bezonata en la venontaj 12 monatoj atingos 31,3 miliardojn da usonaj dolaroj, el kiuj 3,4 miliardoj da usonaj dolaroj estas promesitaj, kaj el la financa breĉo je 27,9 miliardoj da usonaj dolaroj, 13,7 miliardoj da usonaj dolaroj estas en urĝa bezono. 


Krome, MOS planas disdoni 500 milionojn da testiloj de KOVIM-19 kaj 245 milionojn da kurac-periodoj da medikamentoj al malalt- kaj mez-enspezaj landoj antaŭ jarmezo de 2021, kaj provizi la mondon per 2 miliardoj da vakcinoj antaŭ la fino de 2021, el kiuj 1 miliardo estas por malalt- kaj mez-enspezaj landoj.


Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS, diris en tiutaga regula gazetara konferenco, ke por regi la epidemion kaj savi vivojn, necesas liveri efikajn vakcinojn, diagnozilojn kaj terapiojn kun senprecedencaj kvanto kaj rapideco; ĉiuj riskas esti infektitaj de la koronviruso, sekve ĉiuj devas ricevi ilojn por preventado, testado kaj kuracado, ne nur tiuj, kiuj povas pagi por ili.


La internacia kunlabora iniciato "Akiro de Akceliloj por Batalado kontraŭ KOVIM-19" estis lanĉita en aprilo, celante kunigi la komunajn fortojn de organizoj, publikaj kaj privataj sektoroj por pli rapide kaj pli grandskale efektivigi esplorajn kaj produktadajn laborojn kontraŭ KOVIM-19. 


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments