El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tedros Adhanom Ghebreyesus: la Speciala Ĉin-Afrika Pintkunveno pri Solidareco kontraŭ KOVIM-19 estas grava por la monda batalo kontraŭ la pandemio

| 2020-06-28
Bookmark and Share

La 17-an de junio Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS), diris en regula gazetara konferenco, ke la Speciala Ĉin-Afrika Pintkunveno pri Solidareco kontraŭ KOVIM-19 estas unu el la platformoj por kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko, kaj tia platformo estas tre grava por tutmonda solidareco en la batalado kontraŭ la pandemio.


Li diris, ke la pintkunveno estas tre grava por pliigi la solidarecon en la mondo. La nova koronviruso estas ege danĝera, ĝi rapide disvastiĝas kun forta vundeco, kaj multaj landoj, inkluzive de evoluintaj landoj, estas atakataj de ĝi. La solvo estas, ke la landoj kune batalu kontraŭ ĝi. Li emfazis: "La viruso rapidigas propagiĝon. Ni povas venki ĝin nur kiam nia agado estas pli rapida ol la ĝia, kaj rapida ago dependas de nia solidareco."


Tedros esprimis dankon al Ĉinio pro la subteno al Afriko en la batalo kontraŭ la pandemio. Li diris, ke post eksplodo de la epidemio, Ĉinio ĉiam subtenas Afrikon. La lando ne nur sendis fakulojn kaj diskonigis informojn, sed ankaŭ donis helpon de medicinaj materialoj. Samtempe, la subteno de Ĉino al Afriko temas ne nur pri higieno, sed ankaŭ pri ekonomio, kaj Ĉinio ankaŭ nuligas ŝuldojn de kelkaj afrikaj landoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments