En Meksiko okazis 7,5-magnituda tertremo
La 23-an de junio en Oaxaca, suda Meksiko, okazis tertremo kun magnitudo de 7,5. Ĝi kaŭzis damaĝon de kelkaj konstruaĵoj kaj morton de unu homo.
La tertrema buroo de la lando publikigis informon, ke la tertremo okazis je la 10-a horo kaj 29 minutoj en la loko je 23 kilometroj sude de la urbo Crucecita de Oaxaca, je 5 kilometroj sub la tersurfaco. Post sonado de alarmo en Meksik-urbo, multaj homoj iris al malplenaj lokoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments