El Popola Ĉinio>头条新闻>

Maglevo kun rapideco de 600 km/h sukcese provfunkciis en Ĉinio

| 2020-06-24
Bookmark and Share

640 (2).jpg


La 21-an de junio maglevo kun rapideco de 600 km/h sukcese provfunkciis en Ŝanhajo. Tio signifas grandan trarompon de Ĉinio en la kampo de grandrapida maglevo. La trajno, kiel prova modelo, estas ellaborita de la ĉina kompanio CRRC QINGDAO SIFANG. La sukcesa provfunkciado kontrolis la teknikon por funkciado de senmovo al moviĝo, sistemon de grandrapida maglevo kaj ĝian kernan akcesoraĵon, kaj liveris gravan teknik-subtenon por sekvaj esploroj pri modelaj trajnoj.






Dum la provfunkciado, oni unuafoje provis sistemajn kunagojn, faris pli ol 200 provojn dum moviĝanta stato de la modela trajno sub diversaj kondiĉoj, inkluzive de reloj kun malsamaj ŝpuroj, trak-branĉo, malgranda turno, deklivo kaj tiel plu, kaj realigis ĉiuflankan ekzamenon pri kernaj funkcioj kiel magleva direktado, rapidec-kontrolo, lokalizo kaj telekomunikado.


640 (3).jpg


Laŭ informo, la esplorado pri magleva sistemo kun rapideco de 600 km/h glate iras en Ĉinio. Samtempe kun la provfunkciado de la modela trajno, stabile progresas la esplorado pri 5-vagona prototipo, kiu estos finmuntita en la fino de la kuranta jaro. 


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments