Lotusa Monto: mirinda pitoreskejo en ĉirkaŭaĵoj de Pekino

| 2020-06-24
Bookmark and Share

Pasintjare mi por unua fojo vizitis la arbarparkon Lotusa Monto, en la pekina distrikto Fangshan, kaj ĉijare mi revenis en la sesa de junio. Mi tamen devas agnoski, ke mi ankoraŭ ne sukcesis viziti ĉiujn vidindaĵojn de tiu loko kaj emas reveni iam en la estonteco.


DSC_0098.JPG


Unue, la parko estas tre granda, kaj ja valoras la penon uzi la elektran veturilon por iri de la enirejo ĝis la vidindejoj. Ĝi haltas ĉe du malsamaj lokoj: antaŭ la statuo de Laozio, kaj antaŭ la telfera stacio, el kie komenciĝas la suprenirado al la monto, sur kiu troviĝas budhisma templo. Mi neniam uzis tiun veturilon, sed emas fari tion venontfoje por ŝpari tempon kaj esplori pli bone la vidindejojn sur la monto.


DSC_0014a.jpg


Pasintfoje mi ne uzis la elektran veturilon, ĉar mi decidis unue viziti taoisman templon, kiu troviĝas inter la enirejo kaj la statuo de Laozio. Mi estis bonŝanca, ĉar mia vizito okazis ĝuste dum ritaro, kaj tio estis la unua fojo, ke mi vidis taoisman ritualon en Ĉinio. Aparte plaĉis al mi la belaj vestoj de la taoisto, kiu ankaŭ bone kantis kaj samtempe ludis etan muzikilon per sia maldekstra mano.


DSC_0022.jpg


Antaŭ la templo estas pendoponto per kiu eblas transiri al la apuda monto kaj tie promeni, sed konstruaĵo tie estis fermita. Mi sekvis mian vojon al la statuo de Laozio, imitaĵo de la fama statuo en Quanzhou. Pasintjare mi pli atente esploris tiun regionon, kie ankaŭ estas pendoponto kaj kelkaj vojoj tra la montaro. Tie ankaŭ troviĝas taoista templo kaj groto, en kiu estas statuo de virino. Laŭ klarigo, paroj kiuj volas naski bebon preĝas en tiu groto por ke la virino gravediĝu.


DSC_0033-1.jpg


Daŭrigante la vojon, oni atingas enirejon al pado aŭ povas daŭrigi la vojon sur la strato. Mi pasintjare iris kaj revenis per la strato, sed ĉifoje mi konstatis, ke eblas supreniri per unu vojo kaj reveni per la alia, kaj tion mi faris.


DSC_0052.jpg


La pado estas interesa, kaj dumvoje estas belaj kaj fotindaj pejzaĝoj. Mi surpriziĝis kiam mi malkovris groton kun granda budhisma altaro, kaj post ĝi komenciĝis la suprenirado. Komence tiu vojo ŝajnis malpli bela ol la alia, sed kiam mi estis proksime al la pinto, mi trovis belegajn pejzaĝojn kaj sukcesis vidi la statuon de Laozio kaj la taoisman templon el la supro.


DSC_0130.jpg


Tie estas belegaj pejzaĝoj kaj apartaj allogaĵoj: oni povas viziti templon, pagodon, kavernon homfaritan kun apuda altaro... Malfacilas kredi, ke tiu loko ne estas amasturismejo, sed tio estas afero iusence bona, ĉar ne estas tro da vizitantoj kaj tio kontribuas por teni la lokon trankvila.


DSC_0145.jpg


Mi neniam uzis la telferon tie, sed emas fari tion venontfoje ne nur por ŝpari tempon, sed ankaŭ pro la bela rigardo kiun oni certe havas el ĝi. Telferbileto tie estas bonpreza kompare kun tiuj de aliaj turismejoj de Pekino. Mia plano estis viziti kelkajn vidindejojn de la apuda monto, atingeblajn per vojeto ĉe klifo, sed mi ne havis tempon por tio kaj rekte iris suben.


IMG_20190501_111654.jpg


Pasintjare transiri la pendopontojn tie estis aventuro por mi, ĉar ili estas altaj kaj tremas, sed ĉifoje mi faris tion tiom nature, ke mi mem surpriziĝis. Pasintjare mi diversfoje uzis vitrajn pontojn kaj pendopontojn en pluraj vidindejoj de Pekino, sekve tio ne plu estas timiga afero por mi, aliflanke tio signifas, ke transiri tiujn pontojn ne tiom amuzigas min kiel antaŭe.


DSC_0120.JPG


Alia timiga sperto mia pasintjare estis viziti la pagodon sur la monto, proksime al la budhisma templo: tiu pagodo estas konstruita apud klifo kaj kutime ventegas tie. La muroj de la pagodo estas bele pentritaj kaj oni povas supreniri ĝis la lasta etaĝo. Ĉifoje mi ne vizitis la pagodon, sed fotis ĝin el aliaj anguloj.


DSC_0095.jpg


Mi miras pri tio, ke loko tiom bela estas malmulte konata eĉ de pekinanoj.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments