Ĉinaj etnoj: dong-oj
Dong-oj vivas ĉefe en Guizhou, Hunan kaj Guangxi de Ĉinio. Iliaj vilaĝoj ofte situas proksime al vilaĝoj de mjaŭ-oj en Guizhou. Ilia lingvo rilatas al la taja. La etnogrupo Dong-o havas ĉirkaŭ 3 milionojn da membroj en Ĉinio. Ili loĝas inter rilataj etnoj en sudokcidenta Ĉinio en pitoreskaj kamparaj montaroj. Prapatraj legendoj de nordaj kaj sudaj dong-oj malsamas, kaj tio sugestas, ke ili eble estas du malsamaj popoloj. Laŭ nordaj dong-oj, ili originis en la regiono proksime al la provinco Zhejiang. Sudaj dong-oj kredas, ke ili originis ĉirkaŭ la regiono de Guangdong.
Ili estas famaj pro ilia nekutima ligna arkitekturo. Unesko aldonis 18 dong-vilaĝojn en la liston de Mondaj Heredaĵoj en Ĉinio. Apartaj interesoj estas la kovritaj pontoj de la vilaĝoj, nomitaj fengyuqiao (pontoj kontraŭ vento kaj pluvo) kaj la tamburaj turoj. Ĉi-tiuj strukturoj reflektas tradician dong-vivstilon.
Donga arkitekturo el ligno
Dong-a virino kun juveloj de arĝento
Dong-a arkitekturo el ligno
Fengyuqiao (ponto kontraŭ vento kaj pluvo)
Dong-oj estas konataj pro ilia bonega muzikilo Lusheng. Ili estas famaj pro distingaj polifonaj muzikaj koncertoj.
Fengyuqiao (ponto kontraŭ vento kaj pluvo)
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: CETtrip
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat