Ĉina leĝdona instanco reviziis leĝprojekton pri protekto de ŝtata sekureco en Hongkongo
La plej alta leĝdona instanco reviziis la leĝprojekton pri protekto de ŝtata sekureco en la Hongkonga Speciala Administra Regiono de la Ĉina Popola Respubliko. La leĝprojekto estis prezentita por diskuto en la 19-a sesio de la Konstanta Komitato de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) de la 18-a ĝis la 20-a de junio.
Kun 66 artikoloj, la leĝprojekto havas ses ĉapitrojn: la ĝeneralaj principoj; la devoj kaj institucioj de Hongkongo pri protekto de ŝtata sekureco; krimoj kaj punoj; jurisdikcio pri kazoj koncernaj al ŝtata sekureco, apliko de leĝoj kaj proceduroj; institucioj de la Centra Popola Registaro en Hongkongo por protekto de ŝtata sekureco kaj aldonaj kondiĉoj.
Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, diris en la lasta kunveno de la sesio, ke starigi kaj plibonigi ŝtatnivele la juran sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn de Hongkongo por protekti ŝtatan sekurecon estas la grava rimedo por subteni kaj plibonigi la sistemon de "unu lando, du sistemoj".
Li diris ankaŭ, ke tio estas la fundamenta solvo por konservi longan prosperon kaj stabilecon en Honkongo kaj certigi la stabilan kaj daŭran disvolviĝon de la modelo "unu lando, du sistemoj".
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat