El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brazila teksaĵo povas malaktivigi koronviruson en du minutoj

| 2020-06-19
Bookmark and Share

982573f44b1be38ad5fe50f93975dceb.jpg


Verkita de Fidel Forato


Dum esplorado pri manieroj kontraŭbatali KOVIM-19, esploristoj de la kompanio Nanox, en San-Paŭlo, disvolvis teksaĵon kun arĝentaj partikloj sur ĝia surfaco, kiu kapablas malaktivigi la novan koronviruson (SARS-CoV-2) en nur du minutoj. Pro ĝia alta efiko, ĝi devas kontribui al la batalo kontraŭ la malsano kiel materialo por hospitalaj maskoj kaj vestaĵoj.


Testoj en laboratorio montris, ke la evoluinta teksaĵo povas malaktivigi 99,9% de la specimenoj de koronviruso kiuj estis en kontakto kun ĝi en nur du minutoj. Krom la du specoj de arĝentaj mikropartikloj metitaj sur ĝia surfaco, la materialo ankaŭ entenas miksaĵon de poliestro kaj kotono.


"Ni jam petis patenton por la tekniko kaj estigis partnerecojn kun du firmaoj en Brazilo, kiuj uzos ĝin por fabrikado de protektaj maskoj kaj hospitalaj vestoj", klarigis Luiz Gustavo Pagotto Simões, direktoro de Nanox, al la novaĵ-agentejo de Fapesp (Fondaĵo por Subteno al Scienca Esplorado de Federaciero San-Paŭlo).


Evoluo de la teksaĵo


Antaŭe Nanox jam produktis ŝtofojn per ĉi tiuj arĝentaj mikropartikloj por iuj industrioj, ĉar ili estas efikaj kontraŭ bakterioj kaj fungoj. Jen ekzemplo, ŝtofo farita laŭ tiu tekniko ne disvolvas malbonan odoron, precize ĉar ĝi malebligas proliferadon de fungoj kaj bakterioj.


Post apero de la nova koronviruso, esploristoj komencis testojn por taksi, ĉu ĉi tiuj materialoj ankaŭ kapablas malaktivigi SARS-CoV-2, ĉar antaŭaj sciencaj esploroj pruvis, ke ĝi ankaŭ efikas kontraŭ kelkaj virusoj.


Por provi la efikecon de tiu tekniko, ili estigis partnerecon kun esploristoj de Universitato de San-Paŭlo (USP), kiuj kultivas, en laboratorio, la novan koronviruson akiritan de la unuaj du brazilaj pacientoj diagnozitaj kun la malsano, en februaro de ĉi tiu jaro. Ili metis specimenojn de la teksaĵo en rekta kontakto kun la viruso dum malsamaj periodoj, inter du kaj kvin minutoj, por taksi ĝian kontraŭvirusan agadon.


Bonaj rezultoj


"La kvanto da viruso, kiun ni metis en kontakto kun la teksaĵo, estis multe pli granda ol tiu kutime trovebla sur protekta masko, sed eĉ tiel la materialo sukcesis efike malaktivigi la viruson", klarigis Lucio Freitas Junior, esploristo ĉe la biosekureca laboratorio nivelo 3 de USP.


"Tio estas kvazaŭ protekta masko farita per tiu ŝtofo estis ricevinta la tutan enhavaĵon de sitelo plena de partikloj infektitaj de la viruso kaj eĉ tiel sukcesis malaktivigi ĝin", klarigis Junior. Krom ĉi tiuj provoj, la materialo estis ankaŭ testita pri alergio, lumvundigo kaj lumsensiveco, por atesti, ke ĝi ne povas kaŭzi haŭtomalsanon.


Sekvaj paŝoj


Subtenata de Fapesp-a Programo pri Novigaj Esploroj en Malgrandaj Firmaoj, Nanox komencis esplori la daŭron de la kontraŭvirusa efiko de mikropartikloj sur la ŝtofo post kiam ĝi estas lavita. "Ĉar la materialo estas daŭre efika kontraŭ bakterioj eĉ post esti lavita 30-foje, ĝi probable sin montros same efika kontraŭ koronviruso", taksis Simões, pri la ebleco reuzi protektan ekipaĵon.


Aldone al la ŝtofo, la kompanio ankaŭ testas la eblecon malaktivigi la novan koronaviruson per arĝentaj mikropartikloj sur la surfaco de aliaj materialoj, kiel plasta bendo kaj fleksebla polimero simila al kaŭĉuko.


En la disvolviĝo de ĉi tiu kontraŭvirusa teksaĵo partoprenis esploristoj de la Instituto pri Biomedicinaj Sciencoj (ICB) de la Universitato de São Paulo (USP), de la Universitato Jaume, la Unua, de Hispanio, kaj de la Centro por Disvolviĝo de Saĝaj Materialoj (CDMF).


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Yahoo





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments