El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial Ĉinio agas kun Afriko kontraŭ KOVIM-19?

| 2020-06-19
Bookmark and Share

La 17an de junio okazis la Speciala Ĉina-Afrika Pintkunveno pri Solidareco kontraŭ KOVIM-19.


La kunveno okazigita per videokonferenco estis kune iniciatita de Ĉinio, Sud-Afriko, deĵoranta prezidant-lando de la Afrika Unio, kaj Senegalo, kuna prezidanto-lando de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro.


Kundividi malfeliĉon, agi en solidareco kontraŭ KOVIM-19 kaj certigi popolan vivtenadon estas interkonsento kaj urĝaj bezonoj de Ĉinio kaj Afriko.


Frateco


La 18an de marto la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj la Nacia Komisiono pri Sano kune okazigis videokunvenon de ĉinaj kaj afrikaj sanfakuloj pri KOVIM-19. Registaraj oficialuloj kaj fakuloj el Ĉinio, la Afrika Centro pri Regado kaj Preventado de Malsanoj kaj 24 afrikaj landoj interŝanĝis spertojn pri la plej nova traktado de KOVIM-19 en Ĉinio, virusologio kaj epidemiologio.


Kiam Ĉinio intense batalis kontraŭ la epidemio, afrikaj landoj liveris al Ĉinio subtenojn kaj helpojn laŭ siaj kapabloj. Ĉinio certe memoros tiujn valorajn subtenojn.


Post eksplodo de KOVIM-19 en Afriko, Ĉinio donis kontraŭ-epidemiajn materialojn al pli ol 50 afrikaj landoj, okazigis plurajn videokunvenojn inter ĉinaj kaj afrikaj fakuloj kaj sendis 148 fakulojn/fojojn al Afriko por helpi ilin agadi kontraŭ la epidemio.


Amikon montras malfeliĉo. Ĉina prezidanto Xi emfazis en la pintkunveno: "La du flankoj estas pli solidaraj, kaj amikeco kaj reciproka fido estas pli fortaj."


Solidareco kontraŭ KOVIM-19


La 6an de aprilo ĉartita aviadilo kun kontraŭ-epidemiaj materialoj el Ĉinio al 18 afrikaj landoj atingis Akron, ĉefurbo de Ganao.


En la pintkunveno, la ĉina flanko anoncis daŭre kaj tutforte subteni Afrikon kontraŭ la epidemio.


Ĉinio pli frue ol planite komencos konstruadon de sidejo de la Afrika Centro pri Regado kaj Preventado de Malsanoj, laboros kun Afriko por efektivigi "sanzorgan agadon" de Ĉinio kaj Afriko, kaj rapidigos konstruadon de Ĉina-Afrika Amikeca Hospitalo kaj kunlaboron inter parigitaj ĉinaj kaj afrikaj hospitaloj. Ĉinio ankaŭ promesas, ke post kiam vakcino kontraŭ KOVIM-19 estos sukcesa en Ĉinio, afrikaj landoj estos inter la unuaj profitantoj.


Solidareco kontraŭ KOVIM-19 estas konkreta enkorpigo por antaŭenigi konstruadon de la ĉina-afrika komunumo de komuna estonteco.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments