Ĉinaj etnoj: Huj-oj
Huj-etno inkludas preskaŭ 11 milionojn da etnaj islamanoj, kiuj loĝas en la aŭtonoma regiono Ningxia en nordokcidenta Ĉinio kaj en multaj urboj kaj vilaĝoj en Gansu, Xinjiang, Qinghai, Hebei, Henan, Sichuan, Yunnan kaj Shandong. Huj-aj vestaĵoj havas profundan islaman influon. Viroj kutime portas Huj-stilajn ĉapojn, kiuj estas malgrandaj, nigraj aŭ blankaj kaj sen bordoj; iuj volvas siajn kapojn per tuko. Aliaj portas kvinangulajn, sesangulajn aŭ okangulajn ĉapojn, laŭ sia propra branĉo de Islamo kaj la loko kie ili loĝas. Virinoj kutime portas blankajn rondpintajn ĉapelojn kaj vualojn sur sia kapo. Vestoj de huj-aj virinoj kutime estas malfermitaj ĉe la flanko; junaj knabinoj kaj edziniĝintaj virinoj ŝatas enmeti kolorajn fadenojn, fari rulŝildojn kaj brodi florojn sur siaj vestoj.
Huj-oj ne manĝas porkaĵon, nek viandon de hundo, ĉevalo, azeno aŭ mulo. Ŝercoj pri manĝaĵo estas ne akcepteblaj por ili, kaj manĝaĵo neakceptebla de Huj-oj ne povas esti uzata kiel metaforo, ekzemple, oni ne devas diri, ke kapsiko estas ruĝa kiel sango.
La dezerto Tengri, en Ningxia
Moskeo en Ningxia
Huj-oj preferas blankajn vestojn
Islama manĝaĵo pli kaj pli populariĝas en Ĉinio
Huj-oj en Ĉinio kutime portas blankajn ĉapojn
La dezerto Tengri, en Ningxia
La dezerto Tengri, en Ningxia
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: CETtrip
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat