El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj sciencistoj observis "korbatadon" de supermasa nigra truo

| 2020-06-19
Bookmark and Share

La unua foto de nigra truo (dokumenta foto)


Lastatempe, la Nacia Astronomia Observatorio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj diskonigis, ke esploristoj de la akademio kaj britaj kunlaborantoj denove observis "korbatadon" de supermasa nigra truo. La periode ripetata alt-energia radiala signalo estas nomata "korbatado" de nigra truo, sed dum observado de sciencistoj, la "korbatado" de nigra truo estas malofte kaptebla. La periodo de ĉi tiu signalo portas ŝlosilajn informojn pri la grandeco kaj strukturo de la materio proksima al la nigra truo. La nova malkovro eble donos al ni pli profundan komprenon pri nigra truo.


Esploristo Jin Chichuan, ĉefa aŭtoro de la koncerna disertaĵo, diris, ke la "korbatado" unuafoje pruvas, ke tiaj periodaj signaloj el supermasa nigra truo povas resti stabilaj dum longa tempo, kaj provizas nin per grava indikaĵo kaj bonega ŝanco por fari detalajn studojn pri iliaj fizikaj mekanismoj kaj origino. La esplora teamo nuntempe efektivigas profundan analizon de la datumoj de multaj satelitoj, esperante ricevi pli multajn informojn pri naturo de la signaloj de "korbatado", kaj komparas ilin kun malgrandaj nigraj truoj en la Lakta Vojo por akiri pli profundan komprenon de la fizikaj procezoj proksime al nigraj truoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments