Ĉinaj etnoj: mongoloj

| 2020-06-18
Bookmark and Share

Mongoloj estas la plej konata etno de Ĉinio pro tio, ke ili estigis unu el la plej grandaj imperioj de la mondo antaŭ preskaŭ 1,000 jaroj. Ili estis lertegaj pri batalado sur ĉevalo. Nun 6 milionoj da mongoloj estas en Ĉinio, en la aŭtonoma regiono Interna Mongolio kaj en la provincoj Jilin, Heilongjiang, Liaoning, Xinjiang, Hebei kaj Qinghai. Ilia tipa domo estas jurto, ronda tendo. Ĝi povas esti rapide malmuntita, pakita kaj transportita al la sekva loĝloko. La kaftano, ĉapelo, ŝtrumpoj kaj botoj estas nemalhaveblaj por mongola vestaro.



Homoj ĉevalrajdas sur la stepo de Interna Mongolio.



Pentraĵo montras mongolojn batalantajn sur siaj ĉevaloj.



Nuntempe multaj mongoloj vivtenas sin de ŝafbredado.



Mongolaj virinoj kutime lertas pri farado de vestaĵoj el ŝafofelo.



Interna Mongolio estas bela ankaŭ dum vintro.



Kiam venas la vintro, mongoloj serĉas siajn ŝafojn kaj ilin kaptas per ronda ŝnuro sur la supro de longaj bambuaj stangoj.



Turisto pozas por foto antaŭ tradicia mongola loĝejo.



Mongola paŝtisto serĉas siajn ŝafojn.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: CETtrip




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments