Ĉinaj etnoj: ĝŭang-oj

| 2020-06-18
Bookmark and Share

Ĝŭang-oj estas la plej vasta etno en Ĉinio. Ili estas ĉ. 18 milionoj da homoj vivantaj ĉefe en suda kaj sudorienta Ĉinio, kaj plejparto da ili vivas en Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono kaj en Yunnan-provinco. Ili ankaŭ estas troveblaj en la provincoj Hunan, Guizhou kaj Sichuan. Tradiciaj kostumoj estas uzataj en etnaj regionoj aŭ por specialaj okazoj. Ĝŭang-aj virinoj uzas man-teksitajn teksaĵojn por fari divers-stilajn vestojn. Kutime, knabinoj surportas bluan kaj nigran senkoluman jakon kaj dikan pantalonon aŭ batik-jupojn. Delikate brodita antaŭtuko estas ligita sur la talio. Knaboj vestiĝas per nigraj antaŭmalfermaj jakoj kun butonoj envolvitaj en tukoj kaj uzas zonojn. Ĝŭang-oj aprezas arĝentajn juvelojn kaj ornamaĵojn.




Ĝŭang-oj ŝatas nigrajn vestaĵojn



Yangshuoen Guangxi



Yangshuo en Guangxi



Kantofestivalo Liusanjie en Yangshuo-urbeto



Yangshuo en Guangxi



Antikva ĝŭanga vilaĝo Longji, en Guangxi



Rizkampoj en Longji de Guangxi


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: CETtrip




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments