KOVIM-19 revenis al Pekino

| 2020-06-18
Bookmark and Share

Post mia forvojaĝo pro la Printempa Festo, komence de tiu ĉi jaro, mi revenis al Pekino kaj ĉi tie propraokule vidis la evoluon de la epidemio en la ĉefurbo de Ĉinio. Mi vidis la nombron de novaj infektitoj reduktiĝi iom post iom kaj festis kiam por unua fojo ne estis registrita nova kazo de tiu malsano. Tempo pasis kaj vivo iom post iom komencis renormaliĝi: komerco remalfermiĝis, homoj komencis iri surstrate, viziti bazarojn, restoraciojn, parkojn kaj aliajn lokojn, ĉiuj miaj kolegoj revenis al la laborejo, manĝejo de mia laborejo remalfermiĝis post longa tempo fermita, pekinanoj ricevis permeson vojaĝi al aliaj lokoj en Ĉinio, turismaj ekskursoj rekomenciĝis...



DSC_0046.JPG

Mia lasta turismado en Pekino antaŭ la reapero de KOVIM-19: mi vizitis Lotusan Monton en Fangshan-distrikto


Tio tute ne signifas, ke vivo renormaliĝis: ĉiuj estis atendantaj la momenton, kiam ni povos finfine iri senmaske surstrate, amasrenkontiĝi kaj plenĝui la vivon. Mi mem volis profiti la sekvan feritagon, Drakboata Festo, kiu okazos venontsemajne, por vojaĝi ekster Pekino, kaj ĝoje ricevis la novaĵon pri malaltigo de la risk-nivelo de Pekino pasintsemajne, de du al tri, kredante ke post tio mia laborejo finfine permesus al siaj funkciuloj vojaĝi ekster Pekino, eĉ se nur al Tianjin kaj Hebei, kiuj estis jam delonge ricevante turistojn el Pekino dum semajnfinoj. Hoteloj nuntempe donas rabategojn pro la manko de turistoj.


微信图片_20200617142752.jpg

Mapo montras la areojn de Pekino kies riskonivelo estis altigita pro la novaj kazoj en la urbo.


Dum la pasinta semajno, speciale post la anonco pri malaltigo de riskonivelo, mi rimarkis pli da senmaskaj homoj surstrate kaj malpli grandan zorgon pri higieno. Unuflanke, post pli ol 50 tagoj sen novaj kazoj, la ŝanco infektiĝi estis ja malalta, sed aliflanke unu infektito povus facile infekti multegon da homoj, ĝuste pro tio, ke pekinanoj malkutimiĝis al timo pri la viruson.


La 11-an de junio venis la alarmo: maljunulo loĝanta proksime al la Luna Altaro testis pozitive por KOVIM-19. Tiam mi komprenis, ke mi denove ne povos vojaĝi al alia urbo dum feritago. Mi tamen supozis, ke temas pri izolita kazo, kiu ne multe ĝenus la renormaliĝon de ĉiutaga vivo en Pekino. En la sekva tago, tamen, aperis novaĵo pri ses novaj kazoj, ĉiuj ligitaj al merkato en Fengtai-distrikto. Aferoj montriĝis tre seriozaj: kiom da homoj povas infektiĝi en merkato?


Dum la sekvaj tagoj multaj homoj estis testitaj kaj novaj kazoj estis konfirmitaj. Fakuloj deklaris ke tio ne nepre signifas novan ondon de la epidemio en la urbo, sed estas indikilo pri bezono de ŝanĝoj en la strategio alprenita por renormaligo de ĉiutaga vivo. Mi miras pri la efika laboro realigita en Pekino: oni rapide malkovris la fonton de la infektoj kaj komencis la testadon kaj observadon de homoj. En multaj landoj ne eblas fari tion, kaj mi sentas min pli sekura en Ĉinio ol eksterlande ĝuste pro la granda laboro kiun Ĉinio faras pri amastestado kaj kolektado de informoj kiuj permesas al aŭtoritatoj rapide malkovri eblajn infektitojn.


微信图片_20200617151306.jpg

Gluaĵoj sur seĝoj de metroo: ĉu rilataj al kontrolado pri KOVIM-19? Nun estas facile trovi seĝon por sidiĝi en metroo, tamen homoj sopiras la epokon de homplenaj trajnoj


Dimanĉe, la 14-a de junio, mi iris al Botanika Ĝardeno kaj Somera Palaco, kaj du aferoj kaptis mian atenton: 1 - nombro de pasaĝeroj en metroo kaj vizitantoj en la parkoj draste reduktiĝis. 2 - Mi vidis gluaĵojn sur seĝoj de kelkaj trajnoj de la metroo. Ĉu ili iel rilatas al la viruso? Dum la lastaj semajnoj estis malfacile trovi lokon por sidiĝi en la metroo, sed post la reapero de infektitoj en la urbo, trajnoj vojaĝas kun pluraj liberaj seĝoj.


Botanika Ĝardeno estis preskaŭ dezerta dum mia dimanĉa vizito, kaj kvankam multaj homoj estis uzantaj maskojn, ankoraŭ eblis trovi sufiĉe multajn senmaskulojn, kiuj kutime izoliĝas de aliaj homoj aŭ sidiĝas grupe kun amikoj aŭ familianoj inter arboj por pikniko. En Somera Palaco estis pli da homoj, sed ankaŭ tie la nombro de vizitantoj signife reduktiĝis kompare kun mia pasinta vizito, en majo. Tie preskaŭ ĉiuj homoj estis uzantaj maskojn.


DSC_0194.jpg

Malmultaj homoj vizitis la Someran Palacon la 14-an de junio.


Vivo en Pekino fariĝis iom pli malfacila ol antaŭ unu semajno, kun lokoj evitindaj, distriktoj kaj subdistriktoj kun pli alta risk-nivelo por KOVIM-19 kaj ĉesigo de kelkaj konvenaj servoj. La risk-nivelo de Pekino revenis al nivelo 2, kaj por forlasi la urbon oni nepre devas submetiĝi al nukleacida testado, kaj eble al kvaranteno en la celloko. Mi tamen substrekas, ke la situacio estas multe pli bona ol en februaro: bazaroj kaj restoracioj daŭre funkcias, sed devas observi pli rigidajn regulojn, samkiel servoj pri mendado de varoj kaj manĝaĵo. Mi mendis vespermanĝon sabate kaj transportisto kunportis ĝin al la pordo de mia apartamento, sed mi jam rimarkis, ke en la sekva tago oni komencis reteni ekspedaĵojn ĉe la enirejo de la konstruaĵo (loĝanto devas iri tien por preni sian pakaĵon). Cetere mi estis avertita de la estro de la komunumo kie mi loĝas, ke mi nepre devas kunporti karton, kiu atestas ke mi loĝas tie, ĉiufoje kiam mi iros eksteren.


Pri miaj planoj por la feritago, mi esperas almenaŭ ne resti hejme...


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments