Pekino altigis kriz-respondan nivelon
La 16an de junio en la gazetara konferenco de laboro pri preventado kaj regado de COVID-19 de Pekino, oni anoncis, ke ekde la 16a de junio la kriz-responda nivelo de Pekino estis reĝustigita de la tria al la dua.
En la 11a de junio loka kazo de COVID-19 refoje estis trovita en Pekino post 57 sinsekvaj tagoj sen novaj kazoj registritaj en la urbo. Ĝis la 24a horo de la 15a de junio, estis raportitaj entute 116 kazoj pozitivaj. Inter ili, estas 106 konfirmitaj kazoj kaj dek sensimptomaj infektitoj. Ĉiuj kazoj rekte aŭ nerekte rilatas al la pogranda bazaro de agrikulturaj produktoj Xinfadi.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat