El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pandemio de COVID-19 manifestas krizon de uson-stilaj homaj rajtoj(Ⅱ)

| 2020-06-17
Bookmark and Share

La 11-an de junio, la Ĉina Societo pri Esploro de Homa Rajto publikigis artikolon Pandemio de COVID-19 manifestas krizon de uson-stilaj homaj rajtoj. La artikolo diskonigas, ke post eksplodo de la epidemio en Usono, kelkaj usonaj politikistoj ne donas prioritaton al la vivoj kaj sano de popolanoj, anstataǔe, ili traktas la pandemion kiel armilon por ataki siajn politikajn oponantojn kaj ŝancon por akiri potencon kaj profitojn por sia partio. Ili unue zorgas pri la influo de la pandemio sur kapitala merkato, kaj pro tio la registaro ne atentigis sian popolon nek pretigis sufiĉajn medicinajn materialojn, sekve usonanoj estas en la risko de infektiĝo aǔ eĉ morto.

 

La artikolo montras, ke en Usono malavantaĝaj grupoj malfacile sin vivtenas dum la pandemio, maljunuloj eĉ fariĝas viktimoj de la usona registaro pro ĝia malsukceso en la batalo kontraǔ la pandemio. Pro la sama kialo, serioziĝis rasa diskriminacio en la lando.


La usona registaro malobservis la ŝtatan devon protekti la viv-rajton, stigmatizas Ĉinion malobsevante la principon de egaleco kaj sendiskriminacio, ĉesigis pagon de membrokotizo al la Monda Organizo pri Sano por bari la internacian kunlabroron en la batalo kontraǔ la epidemio, kaj faris unuflankan sankcion kontraǔan al la spirito de humanismo kaj la principo de internacia kunlaboro... La artikolo emfazas, ke dum la batalo kontraǔ la pandemio, la usona registaro ĉie semas malkonkordon, celante transigi atenton pri sia malsukseco kaj eviti sian respondecon. Ĝiaj agoj subfosas la solidarecon kaj kunlaboron de la internacia komunumo por venki la pandemion kaj devias de la principoj de la internacia juro pri homaj rajtoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments