【E-Radio】Kio estas "nubobuso"?

| 2020-06-15
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Unubraka knabo famiĝas pro sia sindediĉo al korbopilkado

– Okazis Monda Pensbanka Ret-Forumo pri Internacia Kunlaboro
kontraŭ KOVIM-19

– Turkio lanĉis nuptajn kostumojn kun maskoj

– Kio estas "nubobuso"?

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Unubraka knabo famiĝas pro sia sindediĉo al korbopilkado

 

Zhang Jiacheng, mezlernejano de Guangdong-provinco, en suda Ĉinio, perdis parton de sia dekstra brako pro akcidento en 2010. En 2018, li aliĝis al kurso pri korbopilkado kaj ekŝatis tiun sporton. Plie, li nun volas fariĝi profesia korbopilkisto. Por realigi tiun revon, li ĉiutage sin ekzercas en lernejo kaj hejmo, kaj fariĝas pli kaj pli lerta pri driblado per sia maldekstra brako. Filmetoj pri lia ludado ricevis aplaǔdojn kaj kuraĝigojn de retumantoj el diversaj lokoj.

 

– Okazis Monda Pensbanka Ret-Forumo pri Internacia Kunlaboro
kontraŭ KOVIM-19

 

En la 9a kaj 10a de junio okazis la Monda Pensbanka Ret-Forumo pri Internacia Kunlaboro kontraŭ KOVIM-19, kun la temo "plifortigi mondan kunlaboron kontraŭ KOVIM-19 kaj konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco". La forumo altiris pli ol 160 fakulojn kaj raportistojn el 48 landoj kaj naŭ internaciaj organizoj. Ili rete diskutis pri pliigo de unuiĝo kaj kunlaboro inter diversaj landoj kaj konstruado de la homara komunumo de higieno kaj sano.

 

– Turkio lanĉis nuptajn kostumojn kun maskoj

 

En Ankaro, ĉefurbo de Turkio, moda dezajnisto ellaboris grupon da nuptaj kostumoj kun maskoj, por esti uzata dum la pandemio kaj malfaciligi la disiĝon de nova koronviruso. Laŭ anonco de turka ministro pri sano, Fahrettin Koca, vespere de la 6-a de junio, en la lastaj 24 horoj kreskis je 878 la nombro de nov-konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 en la lando.

 

– Kio estas "nubobuso"?

 

La unua "nubobuso", senŝofora elektronika veturilo, prove funkciis en la urbo Chongqing, en sudokcidenta Ĉinio. La "nubobusa" linio kun longeco de 15,4 kilometroj kaj 15 stacioj estis ekkonstruita en aǔgusto 2019 kaj ekfunkcios en septembro 2020. Ĝi estas esplorita kaj farita de la ĉina kompanio BYD dum 7 jaroj, kaj miksas la teknikojn de elektra aǔtomobilo kun tiuj de nub-komputado, senŝofora sistemo kaj vizaĝ-rekono.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments