Ĉina paro uzas dancon por resaniĝi el deprimo!

| 2020-06-15
Bookmark and Share

Peng Xiaoying kaj ŝia edzo Fan Deduo vivas en la kamparo de la urbo Rui'an, en Zhejiang-provinco de Ĉinio. Ili deklaris, ke kundancado helpis ilin resaniĝi el deprimo. Post vundiĝo en akcidento antaŭ dek jaroj, Fan disvolvis deprimon kaj fariĝis nervoza kaj malĝoja, kaj volis ĉiam havi sian edzinon ĉe si. Ili fermis ilian ŝuvendejon en la urbo kaj revenis al ilia kampara vilaĝo. La premado sur Peng estis tre granda, kaj ŝi malkovris dancadon kiel rimedon por malstreĉiĝi. Post iom da tempo ŝi invitis sian edzon provi dancadon por distriĝi, malstreĉiĝi kaj trankviliĝi. Li komence rifuzis, sed post iom da praktikado li enamiĝis al dancado. Nuntempe post laboro en kamparo ili kutime dancas kune kaj kreas novajn koreografiojn. Ili aldonas al ilia dancado elementojn de kampara vivo, kiel pumpado de balgo kaj paŝoj de anaso. Dum la pandemio de KOVIM-19, la paro decidis diskonigi filmetojn de ilia dancado sur la socia reto Douyin, kaj rapide akiris 1.5 milionon da sekvantoj, kaptitaj de ilia ĝojo.












Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: HACOS




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments