Virtuala arta muzeo pri la pandemio de KOVIM-19

| 2020-06-15
Bookmark and Share

La pandemio de KOVIM-19 devigis al homoj resti hejme, inter ili artistoj, kiuj inspiritaj de la pandemio, transformas ĝin en belaj artaĵoj. Por kunigi tiujn artaĵojn kaj ilin videbligi dum tutmonda hejmrestado, tri reĝisoroj pri arto el Barcelono fondis KOVIM-Artan Muzeon, virtuala muzeo, fakte konto en la retejo Instagram, kiu prezentas verkojn kreitajn dum la pandemio. Por eksponi sian verkon en la muzeo, artisto devas unue kontakti la muzeon per Instagram. Por esti eksponata en tiu muzeo, verko nepre devas esti rilata al la pandemio. Ĉiuj formoj de artaĵo estas bonvenaj, inkluzive de bildoj, pentraĵoj, fotografiaĵoj, skulptaĵoj, animacioj kaj ciferecaj artaĵoj. Jen kelkaj verkoj, kiuj montras la kreemon de artistoj tra la mondo dum la lastaj monatoj:


























Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments