Ĉina vakcino kontraŭ KOVIM-19 estos produktita en Brazilo

| 2020-06-12
Bookmark and Share

instituto-butantan-amargou-anos-de-sucateamento-antes-de-entrar-na-corrida-mundial-pela-vacina-do-coronavirus-ibuta-696x464.jpg


La prestiĝa Instituto Butantan, kiu apartenas al la registaro de la brazila federaciero San-Paŭlo, anoncis la 11-an de junio, ke ĝi estigis partnerecon kun la ĉina kompanio Sinovac por efektivigi en Brazilo la lastan fazon de klinikaj provoj por disvolvado de vakcino kontraŭ KOVIM-19.


La vakcino, kiu uzas neaktivan viruson, estas en la fazo 3, unu el la plej altnivelaj stadioj en la mondo, kaj konkurencas kun imunigiloj disvolvitaj de la Universitato de Oksfordo, en Britio, kaj de la kompanio Moderna, en Usono.


La diferenco, laŭ la direktoro de Instituto Butantan, Dimas Covas, estas, ke la instituto en San-Paŭlo regas la teknikon uzatan de ĉinoj, pro sia sperto kun la vakcino kontraŭ dengo. Se ĉio iros glate - tio estas, se la vakcino montriĝos efika post testado sur 9 mil brazilanoj, kaj Nacia Agentejo pri Sangvatado (Anvisa) rapide plenumos ĝian registron - en junio 2021 ĝi jam estos havebla al la brazila loĝantaro.


"Se estos pruvoj, ke la vakcino estas sekura kaj efika, oni faros registron ĉe la kontrolaj organoj kaj, poste, ĝia produktado komenciĝos. Ni jam havas la fabrikon kaj la produktadan kapaciton. Mankas atesti la efikecon de la vakcino kaj registri ĝin. Pro tio, ni esperas havi la vakcinon disponeblan en junio de la venonta jaro,” li diris.


Dum gazetara konferenco, Dimas Covas diskonigis detalojn pri la partnereco, kiu metas Brazilon en la tutmondan "vetkuradon" por la vakcino. Jen la ĉefaj punktoj:


1 - La partnereco kun Ĉinio:


La partnereco inter Butantan kaj Sinovac komencis antaŭ la koronavirusa pandemio. Reprezentantoj de San-Paŭla registaro jam vizitis la sidejon de Sinovac en Ĉinio, por pritrakti partnerecojn pri disvolvado de aliaj vakcinoj kune kun Instituto Butantan. Laŭ Dimas Covas, "la kondiĉoj kiujn Sinovac proponis al ni en ĉi tiu partnereco estas la plej bonaj." La kompanio promesis, ekzemple, sendi dozojn de la vakcino, kiu jam estas produktata en Ĉinio, al Brazilo, ĝis kiam Butantan sukcesos amasprodukti ĝin.


Instituto Butantan ankaŭ traktas kun la kompanio Astrazeneca - kiu fabrikos la vakcinon disvolviĝatan de Oksfordo - sed substrekis, ke ĉi-kaze la eksterlanda laboratorio uzas teknikon, kiun la Instituto ne regas.


2 - Investoj


La partnereco por efektivigi la fazon 3 en Brazilo, kun 9 mil volontuloj tra la lando, kostos al Butantan 85 milionojn da realoj en investoj. La mono venos de la kaso de la Instituto mem, kiu apartenas al la federaciera registaro. Laŭ Dimas, la investo ne devas esti komprenata kiel nenecesa risko, ĉar la vakcino jam atingis la lastan fazon de testado.


"Evidente, fazo 3 ne signifas, ke ĝi funkcios, sed neniu vakcino eniras fazon 3 sen klaraj signoj, ke ĝi estas ja efika. Ĝi nun alvenas al stadio de ampleksa testado. Naŭ mil volontuloj, kaj ni kontrolos ĉu ĝi protektas kaj kiom efika estas tiu protektado. Kiam la vakcino atingas ĉi tiun stadion, granda investo jam estis farita en la antaŭaj fazoj. Ĝi estas tre promesplena, do ni realigos ĉi tiun esploron."


3 - Volontuloj


La elektado kaj testado de volontuloj tra Brazilo estos farata de centoj da esplorcentroj, kiujn Butantan jam uzis dum la disvolviĝo de la vakcino kontraŭ dengo. La detaloj, kiel la ecoj aŭ aĝoj de la volontuloj, estos difinitaj en interkonsento kun la ĉina kompanio. Sed "Butantan gvidos la esploron," klarigis Covas.


4 - Produktado de la vakcino


Instituto Butantan planas produkti la vakcinon en skalo sufiĉa por plenumi nacian postulon, kaj ne nur tiun de San-Paŭlo. "La produktado de Butantan estas orientita al la nacia programo pri imunigo." La Ministerio pri Sano difinos ĝian distribuadon.


Rilate al kapablo de produktado, laŭ Dimas Covas, "temas pri milionoj. Ĉe nia fabriko de kontraŭgripa vakcino, ni produktas unu milionon da dozoj ĉiutage. Ni disvolvas grandskalan produktadon por efike servi la popolon de Brazilo."


Laŭ li, "en komenco, la vakcino eble devenas de Ĉinio, kiu jam havas grandskalan produktadon. Kaj, en la dua momento, ĝi estos produktita ĉe Butantan grandskale. "


5 - La tekniko


La vakcino kiu eniras la fazon 3 en Brazilo ekde julio uzas neaktivan viruson. Laŭ la klarigo de Dimas Covas, "koronaviruso estas enkondukita en VERO-tipa ĉelo. La viruso plimultiĝas. Finfine, la viruso estas malaktivigita kaj enigita al la vakcino aplikota al la homoj. Kompletigilo estas aldonita al la vakcino por plibonigi la imunreagon."


La avantaĝo de Instituto Butantan estas ĝuste ĝia regado super VERO-ĉela tekniko. "Jen nia granda avantaĝo. Butantan jam produktas la vakcinon kontraŭ dengo per ĉi tiu tekniko. Sekve tiu interkonsento montriĝis tre oportuna."


Laŭ Dimas Covas, ekzistas tutmonde 136 vakcinoj kontraŭ KOVIM-19. Nur 10 estas en la fazo de klinika testado.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Ĵurnalo GGN




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments