Tiu unubraka knabo estas forta
Zhang Jiacheng, naskiĝinta en 2006, estas mezlernejano de Gaocun-urbeto en Yunfu-urbo de Guangdong-provinco, suda Ĉinio. Li perdis parton de sia dekstra brako pro akcidento en 2010, sed ne forlasis sin...
En 2018 la urbeta registaro okazigis senpagan kurson de korbopilkado por neplenkreskuloj en someraj ferioj. En la kurso, Zhang Jiacheng unuafoje spertis la sporton kaj ekŝatis ĝin. Plie kompreninte la sporton, li starigis la celon fariĝi profesia korbopilkisto. Por realigi tiun revon, li ĉiutage sin ekzercas en lernejo kaj hejmo.
Dum malpli ol du jaroj, Jiacheng estas pli kaj pli lerta pri driblado per sia maldekstra brako. Filmetoj pri lia ludado ricevis aplaǔdojn kaj kuraĝigojn de retumantoj el diversaj lokoj. Li diris, ke li volas bone hardi sin en pilkoludado kaj esperas ludi sur profesia sportejo.
Jiacheng praktikas pilkoĵetadon dum sporta leciono.
Jiacheng praktikas pilkoĵetadon en sia hejmo.
Jiacheng sin ekzercas en lernejo.
Jiacheng ludas korbopilkon kun sia kunlernanto.
Jiacheng (dekstre) iras al lernejo kun sia kunlernanto.
Jiacheng ludas korbopilkon kun sia kunlernanto.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat