Ĉinio klopodas por realigi la celon pri reduktado de poluado
Ĉina Ministerio de Ekologio kaj Medio deklaris, ke Ĉinio subigos la influon de la epidemio de COVID-19 kaj plenumos sian celon, promesitan en la Pariza Interkonsento, pri memvolaj kontribuoj por trakti klimatan ŝanĝon. Liu Youbin, proparolanto de la ministerio, diris, ke ĉina agado pri reduktado de gas-ellasado ne ŝanĝiĝos pro la epidemio kaj Ĉinio plenumos sian promeson.
Laŭ raporto ĵus publikigita de la ministerio, en 2019 la aerkvalito en Ĉinio daŭre pliboniĝis kaj en 337 urboj la averaĝaj tagoj kun bona aerkvalito atingis 82 procentojn de la tagoj de la jaro.
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments