Enketo kontraŭ brazila ministro pro diskriminacio al ĉinoj

| 2020-06-09
Bookmark and Share

Komence de aprilo, brazila ministro pri edukado, Abraham Weintraub, kreis polemikon post aperigi en interreto bildstrion akompanatan de rasista teksto kontraŭ ĉinoj.


Weintraub.jpg


La bildo estis kreita de fama brazila verkisto kaj desegnisto Mauricio de Sousa, aŭtoro de Teamo de Mônica, la plej fama brazila bildrakonto, jam publikigitaj en pluraj landoj kaj lingvoj tra la mondo. Per siaj bildrakontoj, Mauricio ĉiam klopodis antaŭenigi valorojn kiel paco, toleremo, amikeco kaj homaj rajtoj kaj kontraŭbatali diskriminacion kaj antaŭjuĝojn. La bildo montras la rolulojn de liaj bildrakontoj kun ĉino kaj pando sur la Granda Muro, kaj estis kreita por esti kovrilo de speciala bildrakonta gazeto pri Ĉinio.


La ministro Weintraub diskonigis tiun bildon sub tute alia kunteksto, akompanata de teksto kiu ridindigas ĉinan akĉenton kaj ne nur kulpigas ĉinion pro la pandemio de KOVIM-19, sed ankaŭ implicas, ke estas internacia komploto por doni al Ĉinio pli gravan rolon en internacia geopolitiko. La teksto diras: “Geopolitike, kiu eliros relative pli forta el ĉi tiu monda krizo? Ĉu Cebolinha? Kiuj estas la kunlaborantoj en Brazilo de tiu plano por konkeri la mondon? Ĉu nur Cascão aŭ estas aliaj amikoj?"


Cebolinha kaj Cascão estas roluloj de Maurício de Sousa. En la bildrakontoj, Cebolinha ofte faras planojn por kapti la ludilon de la knabino Mônica, kaj ilin efektivigas kun helpo de Cascão. Finfine, Mônica ĉiam malkovras la planon kaj batas ilin ambaŭ. Cebolinha ne scipovas paroli la fonemon [r], samkiel plejparto de la ĉinoj, kaj pro tio lia akĉento similas al tiu de ĉinoj, kaj Weintraub profitis de tiu koincido por diskriminacii ĉinojn. Li tamen ne rimarkis, ke kaj Cebolinha kaj ĉinoj ja sukcesas prononci la [r] en la fino de silabo.


Mauricio de Sousa rapide reagis al tio per noto diskonigita de sia eldonejo: "Ni ne permesis la uzon de niaj roluloj en ĉi tiu afiŝo. Mauricio de Sousa Produções [nomo de la eldonejo] havas plurjaran rilaton de amikeco kaj admiro kun la popolo de Ĉinio. Nia unua publikigo en tiu lando estis ĝuste pri la malkovro de Brazilo. Kaj, jen, ni eldonis "Lernu Pli!" (nia eldonaĵo, kiu traktas plurajn edukajn aferojn) por montri iom de la riĉa historio de Ĉinio al brazilaj legantoj. Jam de 60 jaroj, Teamo de Mônica aprezas amikecon inter ĉiuj popoloj kaj daŭre faros tion".


EUxFZUdXkAM8kg1.jpg


Ankaŭ ĉinaj diplomatoj en Brazilo reagis al la bedaŭrinda deklaro de Weintraub: "Zorge elpensitaj, tiaj asertoj estas absurdaj kaj malestimindaj, kiuj havas tre rasisman naturon kaj neesprimeblajn celojn, kaŭzante negativajn influojn sur la sana disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. La ĉina flanko esprimas fortan indignon kaj kontraŭstaron al tia sinteno”, deklaris proparolanto de ĉina ambasado en Brazilo.


Kio Weintraub tiam ne kapablis imagi, estas ke tiu deklaro estus uzata de prokuroroj kiel pruvo por estigi polican enketon, kaj li estis formale akuzita pri krimo surbaze de la artikolo 20 de la leĝo 7.717/1989, kiu difinas krimojn rezultantajn de antaŭjuĝo.


Ekde sia enposteniĝo, Weintraub envolviĝis en multaj polemikoj, kelkaj kreitaj de li mem. Antaŭ nelonge li, kiel atestanto, estis enketita de polico en sia oficejo por klarigi pri diraĵoj de aliaj ministroj dum polemika kunveno inter prezidanto kaj ministroj, sed ĉifoje li estas akuzito, ne atestanto, sekve li, laŭ klarigo de la ministro Celso de Mello, de la Federacia Kortumo pri Justico (la plej alta instanco de brazila justico), ne rajtas elekti kiam, nek kie renkontiĝi kun la policanoj por respondi demandojn. Liaj deklaroj dum la menciita kunveno ankaŭ estas sub polica enketo kaj eble rezultos en novaj akuzoj kontraŭ li.


Tiu ĉi epizodo atestas, ke membroj de brazila registaro kiuj parolas kontraŭ Ĉinio, ne parolas nome de la brazila ŝtato nek de la brazila popolo. Justico decidis agadi kaj ne toleri rasismon, ofendojn kaj provokojn al aliaj popoloj kaj landoj. Brazilo kaj Ĉinio havas longan kaj solidan historion de amikeco kaj kunlaboro, kiu certe plu daŭros.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fontoj: Jornal GGN kaj noto de Mauricio de Sousa Produções




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments