El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiam Ĉinio finos esploradon de vakcino kontraŭ COVID-19, ĝi estos liverita al ĉiuj tra la mondo

| 2020-06-08
Bookmark and Share


La 7an de junio la Informa Oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis la blankan libron Ĉinio en Agado kontraŭ COVID-19.



La blanka libro kun prefaco, teksto kaj epilogo en ĉirkaŭ 37 mil ĉinaj ideogramoj estas dokumento, kiu registras penigan procezon de la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio.


La teksto konsistas el kvar partoj: peniga procezo de la batalo kontraŭ la epidemio; kunordiga batalado en preventado, regado kaj kuracado; granda forto de la batalo kontraŭ la epidemio; kuna konstruado de homara komunumo de higieno kaj sano.


En la gazetara konferenco, Wang Zhigang, ĉina ministro pri scienco kaj teknologio, diris, kiam Ĉinio finos esploradon kaj klinikan testadon de la vakcino kontraŭ COVID-19, ĝi estos uzebla tutmonde kiel publika produkto.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments