Chongqing: Kio estas "buso+nubo"?
Lastatempe, la unua "nubbuso" (senŝofora elektronika veturilo) prove funkciis en la urbo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio. La buso estas elektromotora kaj povas liveri al pasaĝeroj pli saĝan, komfortan kaj oportunan vojaĝon. Laǔ informoj, la "nubbusa" linio kun longeco de 15,4 kilometroj kaj 15 stacioj estis ekkonstruita en aǔgusto 2019 kaj ekfunkcios en septembro 2020.
La "nubbuso" estas esplorita kaj farita de la ĉina kompanio BYD dum 7 jaroj. BYD uzis la teknikojn de elektra aǔtomobilo kiel baterio, aǔtomateco, fotovoltaa sistemo kaj tiel plu, kaj aldonis al la buso nub-komputadajn teknikojn kiel senŝofora kaj homvizaĝ-rekona sistemo. La buso estas vaste uzebla por urba transportado kaj ĝi povas mildigi trafikan ŝtopiĝon kaj plikomfortigi vojaĝon de homoj.
Prove funkcias la "nubbuso" sur trako.
Inĝeniero provas memstiran sistemon en la buso.
Inĝeniero provas elektran sistemon en la buso.
Prove funkcias la "nubbuso" sur trako.
Prove funkcias la "nubbuso".
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat