Ĉiutaga vivo post la epidemio

| 2020-06-05
Bookmark and Share

Multaj homoj ekster Ĉinio demandas min pri la situacio en la lando post la epidemio. Tiu dubo ne estas nur pro scivolemo: en multaj landoj oni diskutas kiel kaj kiam permesi al homoj reveni al ilia normala rutino, kiaj entreprenoj devos pli frue esti refunkciigitaj, kiam estas la taŭga momento por revenigi studentojn al lernejoj, ktp..

 

PB.jpg


Tiom grava kiel la kvaranteno kaj aliaj rimedoj alprenitaj por kontraŭbatali la pandemion estas la renormaliĝo de la situacio, ĉar eraro povas nuligi la efikon de ĝisnuna klopodado. Statistikoj jam montris, ke la landoj kiuj plej rigore kvarantenis estas tiuj, kiuj plej frue sukcesis remalfermi komercon kaj industrion. Aliflanke, en landoj kaj regionoj kiuj frue reaktivigis ekonomion estis kresko en la nombro de mortintoj, kvaranteno daŭris pli longe kaj ekonomiaj problemoj fariĝis pli gravaj.

 

En Pekino, kiel mi antaŭe raportis, urbaj parkoj funkcias ekde la fino de februaro, kaj sekve iom post iom arbaroj kaj aliaj vidindejoj estis remalfermitaj, sed multaj daŭre adoptas striktan kontrolon kiel reta mendado de bileto, kontrolado de korpa temperaturo ĉe la enirejo kaj, en kelkaj kazoj, uzo de apo por atesti la sanstaton de la vizitanto.

 

IMG_20200424_130233.jpg

Afiŝo ĉe enirejo de butikumcentro klarigas pri kiel elŝuti kaj uzi la apon postulatan por eniri la konstruaĵon


Tiuj apoj funkcias surbaze de datumaroj de poŝtelefonaj firmaoj, kaj atestas ke la persono (fakte ĝia poŝtelefono) dum la lastaj du semajnoj ne vizitis altriskan lokon. Mi kredas ke unu el tiuj apoj, aranĝita de pekina registaro (ĝuste tiu videbla en la supra bildo), uzas aliajn datumarojn por pli preciza kontrolo, ĉar iufoje mi neatendite ricevis flavan kodon kaj neniam sciis la kialon, sed tio eble rilatas al la reveno al Pekino de mia kunloĝanto el Heilongjiang, kiu tiam estis altriska loko.

 

Malgraŭ tio, ke delonge Pekino ne registras novajn kazojn de KOVIM-19, la urbo tute ŝanĝiĝis, kaj tion eblas atesti per simpla promenado en iu kvartalo: multaj komunumoj (aro da loĝkonstruaĵoj) antaŭe malfermitaj al trairado, nun estas ĉirkaŭitaj de muroj aŭ bariloj kaj ĉe la enirejoj ĉiam estas volontulo aŭ gardisto. Kontrolado de korpa temperaturo aŭ/kaj uzo de apo ĉe enirejo de konstruaĵo, parko, vendejo, ktp. fariĝis parto de ĉiutaga vivo, kaj eble tia estos nia vivo dum kelkaj jaroj. La urbo estas jam modifita tiel, ke se subite estos nova kazo de KOVIM-19, ĉiu komunumo povos tuj “fermiĝi”, alivorte adopti striktajn rimedojn pri kontrolado, kiel ekzemple malpermesi al neloĝantoj trapasi la enirejon. Jen grava aspekto de ĉina strategio kontraŭ la epidemio: pordo de loĝejo ne estas la nura barilo al la viruso, kiel kutime okazas eksterlande. La viruso devas trapasi multajn pordojn por atingi homon. Laŭ (mia kompreno pri) ĉina pensmaniero, protekti la najbaron estas same grave kiel protekti sin mem, ĉar se la najbaro infektiĝas, li kunportas la viruson al la komunumo. Tiu plurtavola barilo montriĝis ja tre efika.

 

De la fino de januaro ĝis la komenco de aprilo, purigisto ne rajtis eniri la konstruaĵon por purigi mian loĝejon, nek transportistoj rajtis eniri por liverado de manĝaĵoj aŭ skatoloj. Ĉe enirejoj de komunumoj nun estas ŝrankoj por tiaj varoj: la loĝanto ricevas telefonan alvokon kaj sekve iras al la ŝranko (en mia konstruaĵo oni jam rajtas transporti la varon ĝis la pordo de mia apartamento, sed la ŝranko daŭre restas ĉe la enirejo kaj estas preta por tuja uzo).

 

IMG_20200405_125750.jpg

Per paperkovrilo, restoracia tablo fariĝis individua “kabineto” por manĝi.


Kiel renormaligi laboron? Mi klarigos per mia propra sperto: en mia laborejo komence estis nur duono de nia teamo laborante surloke, kaj iom post iom aliaj funkciuloj revenis, kaj nun ni ĉiuj laboras en la oficejo. Ĉe la enirejoj de la konstruaĵo oni nepre devas uzi apon kaj submetiĝi al temperatura kontrolo, kaj ekster la oficejo oni nepre devas uzi maskon. Komence, en la oficejo, mi kaj miaj kolegoj ĉiam uzis maskon kiam estis necese esti proksime unu de alia, sed post longa tempo sen novaj kazoj en Pekino ni ne plu estas tiom zorgemaj.

 

Semajnfine mi kutime promenas en arbaroj ĉirkaŭ la urbo, kaj tie pli kaj pli da homoj ne plu uzas maskon, tion oni permesas, kondiĉe ke ili ne amasiĝu kaj observu sekuran distancon de aliaj homoj aŭ grupoj. Mi tamen atentigas, ke surstrate kaj en aliaj publikaj lokoj uzo de masko estas nepra. Alia grava informo estas tiu, ke parkoj kaj arbaroj limigas la nombron de vizitantoj, tiel ke la homa denseco estas pli malgranda ol kutime.

 

IMG_20200328_113849.jpg

Enirejo de Yuyuantan-parko komence de aprilo: ĉio zorge aranĝite por eviti amasiĝon de vizitantoj dum sakursezono


Kiam temas pri refunkciigo de lernejoj kaj laborejoj, necesas pripensi la sekurecon de tiuj homoj survoje al la loko kaj dum manĝado. Pasaĝerdenseco iom post iom kreskas en metroo kaj busoj, tamen homoj nepre devas uzi maskon dum la tuta itinero. Registaro unue limigis la nombron de surlokaj laboristoj, kaj poste iom post iom altigis la limon ĝis 100%. La nombro de pasaĝeroj kreskis iom post iom kaj faciligis alprenon de necesaj rimedoj por garantii ilian sekurecon.

 

En mia laborejo, ekde februaro ni ricevas pakitan manĝaĵon por manĝi en la oficejo, kaj poste devas forĵeti la pakon kaj la manĝbastonetojn. Nur komence de junio oni refunkciigis la manĝejon, kaj nur por tagmanĝo: oni ne plu rajtas libere elekti kiam manĝi, ĉar horaro estis planita por eviti amasiĝon kaj vicojn, kaj multaj laboristoj daŭre manĝis pakitan manĝaĵon en oficejo dum la unua semajno. Oni eniras la manĝejon tra unu pordo kaj eliras tra alia, kaj necesas uzi plastajn gantojn kaj maskon por preni manĝaĵon ĉe la bufedo.

 

QQ图片20200601122649.jpg

Mia unua tagmanĝo en la manĝejo de mia laborejo post la epidemio


Krom tio, la manĝejo estis komplete modifita: oni duonigis la nombron de seĝoj kaj aldonis al ĉiu tablo aparaton por apartigi la homojn dum ili manĝas. Estas pendigilo por pendigi la maskon, kaj por ĉiu manĝanto estas unu buŝtukujo kun paperaj buŝtukoj, kaj alkoholo por desinfektado. Funkciuloj ofte purigas la tablojn por certigi ke la loko estas sekura.

 

Ekde la 8-a de junio, en mia laborejo ne plu estas pakita manĝaĵo: matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo nepre devas okazi en la manĝejo. Mia rutino en la laborejo fariĝas pli kaj pli simila al tiu de antaŭ la epidemio.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments