El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li verdigis dezerton

| 2020-06-05
Bookmark and Share

En 2003, Zhang Yinglong, naskiĝinta en la urbo Shenmu de la provinco Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio, forlasis sian laboron kaj revenis al hejmloko. Li kontrakte administris 128 kvadratajn kilometrojn da sablejo de la dezerto Mau Us kaj ekplantis arbojn por regi sablon. Dum la pasintaj 17 jaroj, li entute regis dezerton je ĉirkaǔ 285 kvadrataj kilometroj kaj esploris vojon de cirkula forstumado kuniganta sciencan esploron, popularigon de sciencoj, arbaran plantadon kaj profitigon de lokanoj.


Zhang Yinglong, kunlabore kun lokanoj, starigis bazon por kulturi arbidojn, enkondukis novajn plantojn kiel frambujo, sorbuso, vina vito kaj manĝebla fungo, kaj bredeblajn bestojn kiel emuo kaj ŝafo, por kreskigi enspezojn de ĉirkaǔaj vilaĝanoj. Nun arbaro kovras la dezerton kaj lokanoj havas pli bonan medion kaj plenan monujon.


La dezerto Mau Us estas unu el la kvar plej grandaj dezertoj en Ĉinio. Ĝi havas areon de 42,2 mil kvadrataj kilometroj, kies duono estas en la urbo Yulin de Shaanxi. Mau Us fakte estas "homfarita dezerto", historie kie estis herbejo kun riĉaj akvofontoj kaj amaso da bovoj kaj ŝafoj. De antaŭ pli ol mil jaroj ĝis antaŭ cent jaroj, ĝi iom post iom dezertiĝis pro troa ekspluatado fare de homoj. La 22-an de aprilo, Shaanxi-a Forstuma Buroo anoncis, ke 93,24% de la dezerto Mau Us en Yulin estas regita. Tio signifas, ke la dezerto baldaǔ "malaperos".


1126056306_15909137952991n.jpg

Zhang Yinglong sur kontraǔfajra observ-turo


1126056306_15909137953151n.jpg

Zhang Yinglong kontrolas kreskadon de migdaloj.


1126056306_15909137953781n.jpg

Zhang Yinglong sur kontraǔfajra observ-turo


1126056306_15909137954091n.jpg

Irigaciaj aparatoj sur kampo, kie antaŭe estis dezerto


1126056306_15909137954401n.jpg

Kukurboj plantitaj de vilaĝanoj


1126056306_15909137954711n.jpg

Iama dezerto fariĝis pitoreskejo.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments