El Popola Ĉinio>头条新闻>

Carrie Lam: Ni subtenas la decidon de TPK pri plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de Hongkongo

| 2020-06-05
Bookmark and Share

En la 3-a de junio, Han Zheng, vicĉefministro de Ĉinio, intervidiĝis kun Carrie Lam, administra ĉefo de Hongkonga Speciala Administra Regiono, en Pekino. En sia parolo, Han Zheng emfazis la firman rezolutecon de la centra registaro pri la nacisekureca leĝdono por Hongkongo.


Posttagmeze de la sama tago okazis gazetara konferenco, en kiu Lam diskonigis pliajn detalojn. Laŭ ŝi, la leĝo celas pli bone protekti la rajtojn kaj liberecojn de hongkongaj loĝantoj.


Lam diris, ke la centra registaro esperas, ke la leĝo amplekse kaj precize starigos kaj plibonigos la leĝan sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn de Hongkongo, kaj ke homoj de ĉiuj tavoloj de la socio estos konsultitaj pri la procezo. Ŝi deklaris, "Mi kune kun la registaro de Hongkongo plene subtenas la decidon de la Tutlanda Popola Kongreso pri plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de Hongkongo por protekti ŝtatan sekurecon."


Ŝi alvokis, ke ankaŭ ĉiuj hongkongaj loĝantoj subtenu la leĝon. Ŝi certigis al raportistoj, ke la leĝo fokusas sur nur malgranda grupo da homoj, kiuj efektivigas terorismajn agojn, kaj ankaŭ sur tiuj eksteraj entoj kiuj intervenas en hongkongajn aferojn. La decido celas ankaǔ, ke la laǔleĝaj rajtoj kaj interesoj de la plej multaj hongkongaj loĝantoj ne estu damaĝitaj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments