Antaŭ ok jaroj, brazilanoj realigis “Olimpikan Ekspedicion”

| 2020-06-05
Bookmark and Share

La 2-an de junio 2012, la ĵurnalisto Richard Armante, kun la fratoj Edgar kaj Paulo Scherer, ĉiuj brazilanoj, renkontiĝis antaŭ la Nacia Stadiono de Ĉinio, konata kiel Birda Nesto, por komenci aventuron ĝis la Olimpikoj en Londono. Ili trairis Ĉinion per aŭto, sed pro malfacilaĵo ĉe la landlimo kun Kazaĥio, ili lasis la aŭton en Ĉinio kaj daŭrigis la vojaĝon per petveturo. Post veturado per malsamaj transportiloj tra multaj landoj, ili finfine luis kamioneton en Montenegro kaj sukcese atingis Londonon kun kopio de Olimpika Torĉo el Pekino.



La triopo vojaĝis per aŭto de Pekino ĝis la landlimo kun Kazaĥio



Homoj akompanis per interreto la “Olimpikan Ekspedicion”  de Pekino ĝis Londono



Plejparto de la tempo ili klopodis sekvi la antaŭplanitan itineron



Post lasi la aŭton en Ĉinio, ili eniris Kazaĥion sur traktoro!



En Turkio ili registris belegajn pejzaĝojn, kiel tiuj flugantaj balonoj en Kapadokio



En Kroatio ili baniĝis en la maro kun ilia olimpika torĉo.



Por ĝustatempe atingi Londonon, ili luis kamioneton kune kun aliaj du homoj kiujn ili konis surstrate.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments