El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Vilaĝa kuracisto kaj lia boato

| 2020-06-03
Bookmark and Share

1126046896_15906729457761n.jpg


Pli-ol-50-jara Long Guangqing estas kuracisto de Shuangyao-vilaĝo de Paidiao-urbeto sub Danzhai-gubernio de la Qiandongnan-a Mjaǔ-a kaj Dong-a Aǔtonoma Subprovinco, Guizhou-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Pro tio, ke li jam de multaj jaroj veturas per boato por doni medicinajn servojn al la vilaĝanoj ĉe du bordoj de la rivero inter montoj, li estas nomita de lokanoj kiel "pram-kuracisto".






Shuangyao-vilaĝanoj dise loĝas en 4 lokoj ĉe la du bordoj de la rivero. Por atingi alian bordon vilaĝanoj povas veturi surtere aŭ surakve. Surtere oni devas vojaĝi kelkdekajn kilometrojn. Long Guangqing ĉiam boate vojaĝas por ŝpari tempon kaj ĝustatempe kuraci vilaĝanojn.


1126046896_15906729459131n.jpg


En 2019, danke al subteno kaj helpo de loka registaro kaj aliaj organizoj, la vilaĝo ekhavis ŝtalkablan ponton, kiu faciligas vojaĝon de vilaĝanoj. Sed Long Guangqing ankoraǔ uzas boaton, ĉar tiu maniero estas plej rapida. Li uzas la ponton nur kiam li hejmen iras.






Post apero de la epidemio de COVID-19, li ĉiutage iras kaj reiras inter la du bordoj pli ol dek kilometrojn por kontroli la korpotemperaturon de vilaĝanoj, ekzameni ilian sanstaton, diskonigi al ili sciojn pri preventado kaj regado de la epidemio kaj servas por pli ol 1 300 vilaĝanoj. Li diris: "Kvankam mi devas multe remi kaj grimpi, mi sentas, ke tio estas inda, ĉar nur tiel mi meritas mian titolon kiel kuracisto."



Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments