El Popola Ĉinio>头条新闻>

Germanaj ministroj malesperas pri usona ĉesigo de rilatoj kun MOS

| 2020-06-02
Bookmark and Share

Responde al la anonco de usona prezidento Donald Trump, ke Usono ĉesigos rilatojn kun la Monda Organizo pri Sano (MOS), Jens Spahn, germana ministro pri sano, deklaris en la 30-a de majo, ke tio estas "malesperiga malprogreso" por la internacia sano, kaj la Eŭropa Unio (EU) devas plifortigi financan subtenon al MOS. Heiko Maas, germana ministro pri eksterlandaj aferoj, diris en la sama tago, ke la usona decido estas "malĝusta signalo sendita en malĝusta momento".


La 29-an de majo, laŭ la loka tempo, Donald Trump anoncis, ke pro tio, ke MOS "rifuzis efektivigi la reformojn postulitajn de Usono", Usono ĉesigos la rilatojn kun MOS, kaj redistribuos sian membrecan kotizon de MOS aliloke. 


Twitter de Jens Spahn


Jens Spahn rimarkigis en la angla, germana kaj franca lingvoj en Twitter la 30-an de majo, ke la decido estas malesperigamalprogreso por la internacia sano. Por la estonteco de MOS, ĝi devas esti reformita. EU devas ludi ĉefan rolon en ĉi tiu procezo kaj pliigi financan subtenon. Tio estos unu el la prioritataj aferoj de la Germana Ministerio pri Sano dum servado kiel prezidanteco de EU en la dua duono de la kuranta jaro.


Samtage, Heiko Maas ankaŭ skribis en Twitter, ke la decido de Donald Trump ĉesigi kunlaboron kun MOS estas "malĝusta signalo sendita en malĝusta momento". La epidemio estas la unua krizo en ĉi tiu jarcento, kiu influas ĉiujn partojn en la mondo, por venki la krizon ni bezonas tutmondan kunlaboron.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments