El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj amaskomunikiloj: La du sesioj de Ĉinio havas grandan signifon por revigligi la mondan ekonomion

| 2020-06-02
Bookmark and Share

La du sesioj de Ĉinio estas atentataj de la tuta mondo. La okazigo de la sesioj de Ĉinio, unu el la landoj kiuj frue regis la epidemion, havas grandan signifon al la mondo por reestigi la memfidon je disvolvado. Fremdlandaj diplomatoj en Ĉinio kaj ĉefaj amaskomunikiloj de diversaj landoj donis multan atenton al la du sesioj.


Revigliĝo de ekonomio


La retejo de la germana gazeto Spiegel Online raportis en la 21-a de majo, ke la du sesioj, la plej granda politika evento de Ĉinio ĉiujare, kutime okazas en la komenco de marto. Ĉi-jare pro la epidemio, la gvidantaro de la lando prokrastis la sesiojn. Kvankam la sesioj malfruiĝis je 10 semajnoj kompare kun tiuj laŭkutime, ili glate okazis, kaj tio eligis la plej fortan signon el Pekino: jam pasis la plej malfacila tempo kaj revenas la normala vivo.


La raporto prezentas, ke la tuta mondo atentas, kiel Ĉinio renormaliĝas post limigo de trafiko. En la lastaj jaroj, ĉina ekonomio fariĝis pli kaj pli grava por la mondo, sekve la situacio en Ĉinio havas grandan influon sur la tutmonda ekonomio.


La kuba novaĵagentejo Prensa Latina raportis en la 22-a de majo, ke samkiel en la pasinta jaro, ekonomio ankoraǔ estas la unuavica temo de la ĉi-jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK), precipe sub la influo de la epidemio. La raporto mencias, ke kvankam la situacio estas komplika, tamen la ĉina registaro havas fidon pri antaǔenpuŝado de diversaj reformoj necesaj.


Revizio de civila kodo


La brita novaĵagentejo Reuters publikigis artikolon en la 26-a de majo, ke Ĉinio unuafoje estigis la rajtojn pri privateco kaj persona datumaro. Tio estas la unua paŝo kun simbola signifo, ĉar sekvante la uzadon de cifereciĝo en pli da ĉinoj, rilataj informoj pli facile estas likitaj kaj atakitaj de retpiratoj. La leĝo estas parto de la unua civila kodo de Ĉinio. Laǔ la kodo, datum-kolektantoj havas respondecon protekti la personajn informojn, kaj ne devas kolekti, publikigi aǔ negoci similajn informojn sen konsento de inform-posedantoj.


Eksterlande oni ĝenerale opinias, ke la penado de Ĉinio en protektado de privataj datumoj celas protekti kaj leĝigi la interretan industrion rapide kreskantan en la lando kaj garantii sekurecon de valoraj ĉinaj datumoj fluantaj al aliaj landoj. TPK planas ellabori apartan leĝon pri protekto de personaj informoj en la kuranta jaro.


Liberiĝo de malriĉeco


Rusa amaskomunikilo Rossiyskaya Gazeta raportis en la 26-a de majo, ke Ĉinio anoncis dum la sesio de TPK, ke en la fino de 2020 la lando forigos malriĉecon. La du sesioj de Ĉinio diskutas pri diversaj temoj, sed pro la epidemio, la lando enfokusigas ĉefe liberiĝon de malriĉeco kaj ekonomian disvolvadon.


Andrey Denisov, rusa ambasadoro en Ĉinio, diris: "Ĉinio sukcese liberigis 700 milionojn da homoj de malriĉeco, tio estas granda atingo!" Aparte atentinda estas tio, ke la lando ankaǔ diskonigas al aliaj landoj siajn spertojn tiuflanke. Ĉinio partoprenis en ĉirkaǔ 100 programojn por pliigi enspezojn de homoj en pluraj disvolviĝantaj landoj.


Pakistana amaskomunikilo The Nation raportis en la 25-a de majo, ke Naghmana Alamgir Hashmi, pakistana ambasadoro en Ĉinio, diris, ke la modelo de Ĉinio por liberigi homojn de malriĉeco estas lerninda de la disvolviĝantaj landoj. Ŝi diris, ke Pakistano klopodas por antaǔenigi landan disvolviĝon kaj socian kaj ekonomian progreson, "la modelo de Ĉinio en batalo kontraŭ malriĉeco estas lerninda de ni".


Ŝi diris ankaŭ: "La sukcesaj spertoj de Ĉinio montras al ni: malriĉeco ne estas pro sorto, oni povas forigi ĝin per klopodado. Pakistano lernis spertojn de Ĉinio kaj faras koncernajn programojn laǔ lokaj kondiĉoj."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments