El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tragika morto de afrikdevena usona viro remalkovris cikatron de rasa diskriminacio de Usono

| 2020-06-01
Bookmark and Share

Antaŭ nelonge usona afrikdevenulo estis perforte mortigita de blankhaŭtaj policanoj, kaj tio kaŭzis tumultojn en multaj lokoj de Usono. Kiam la nombro de mortintoj pro COVID-19 superis cent mil, la evento verŝis oleon sur fajron kaj refoje malkovris sangantan cikatron de rasa diskriminacio en Usono.


La 25-an de majo en la urbo Minneapolis de Minesoto, afrikdevena usonano George Floyd estis regata de policanoj sur teron pro la suspekto, ke li uzis falsan monbileton por aĉeto, kaj unu blankhaŭta policano per genuo fortike puŝis lian kolon dum kelkaj minutoj, kio kaŭzis la morton de Floyd. Videaĵo kruela pri la evento popularas interrete kaj konsternis la mondon.


Verónica Michelle Bachelet Jeria, altnivela komisaro de UN pri homaj rajtoj, publikigis kondamnan deklaron: "Tio estas la plej nova evento, ke usonaj policanoj kaj publikaj membroj kontinue mortigis nearmitan usonanon afrikdevenan", kaj "la usona instanco devas alpreni seriozan agon por ĉesigi ĉi tian masakron kaj garantii plenumon de justeco post la masakro."


Lastatempe rilataj policanoj estis eksigitaj kaj ricevis enketon, sed tio ne malpliigis indignon de homoj. Okazis en la urbo Minneapolis akra konflikto inter policanoj kaj protestantoj, kiuj pledas por justico por Floyd, kaj ankaŭ raboj kaj bruligoj. Ankaŭ eksplodis manifestacioj kontraŭ rasismo en Nov-Jorko kaj aliaj lokoj de Usono.


Vidinte la neregeblecon de la situacio, usona gvidanto avertis en socia retejo, ke "la tumultoj estas agoj de perfortuloj", kaj "se iuj rabos, oni tuj pafu ilin", montrante sian necedeman subpreman sintenon. Sed tio estas kritikita kaj mokita de usonaj retanoj. Iu rimarkis, ke kiam aperis tumultoj en aliaj landoj, usonaj politikistoj titolis ilin "belaj vidindaĵoj" kaj ilin instigis, sed kiam usonanoj protektas siajn proprajn interesojn, usonaj gvidantoj senpacience ilin subpremas. Estas naŭza tia ĉi hipokrita duobla normo.


Estas pli indigne por la usona popolamaso, ke post eksplodo de COVID-19, por sin liberigi el fuŝo en laboroj kontraŭ la epidemio, usonaj gvidantoj foje kaj refoje ĵetis sian respondecon sur Ĉinion, kondamnis la Mondan Organizon pri Sano, eĉ intence malkovris la malnovan cikatron de rasa diskriminacio kaj instigis rasajn konfliktojn.


Rasa diskriminacio estas la plej terura cikatro en la usona historio. Kvankam afrikdevenuloj multe kontribuis al la frua disvolvo de Usono, ili ne estas akceptitaj de la usona ĉefflua socio, regata de blankhaŭtuloj.


Rasa diskriminacio ekzistas delonge, tamen usonaj politikistoj ne sincere retrorigardis ĝin. Unuflanke la publika taksado de la rasaj diskriminacio kaj konfliktoj estas "malpermesita temo" laŭ iuj usonaj politikistoj, ĉar ili timas, ke la temo kaŭzos disputojn en la socio kaj influos ilian perspektivon, tial ili evitas la temon. Aliflanke, usonaj malicaj politikistoj utiligas la rasan diferencon kaj instigas kontraŭdirojn por ke ili mem gajnu privatajn interesojn el tiuj kontraŭdiroj.


Estas konsternite, ke ekstreme egoismaj usonaj politikistoj ne havas solvon por bremsi disvastiĝon de la epidemio, sed ili lertas en turno de atento per "rasismo". Ekzemple Mike Pompeo, usona ŝtata sekretario, multfoje nomis la koronviruson "wuhan-a viruso", kio stimulis rasismon de usonanoj kontraŭ azidevenaj homoj.


Ĉi tiaj aventuraj agmanieroj ne helpis Usonon rezisti al viruso, male, ili ĝisfunde intensigis la seriozan kontraŭstaron kaŭzitan de rasa diskriminacio de la usona socio.


Fronte al la indigno de usonaj etnaj minoritatoj pro la morto de Floyd kaj antaŭ la morto de pli ol cent mil homoj, usonaj politikistoj devas demandi sin mem: ĉu daŭre estas kialo por diri tiajn sensencaĵojn? Ĉu ili devas pardonpeti al la usona popolo?


El ĈRI

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments