【E-Radio】Vakcino esplorita de la teamo de Chen Wei akiris grandan progreson

| 2020-05-29
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Vakcino esplorita de la teamo de Chen Wei akiris grandan progreson

– Ĉinio plifortigos konstruadon de publika sansistemo

– Uzado de nuklea tekniko en la batalo kontraǔ COVID-19

– Kvin ŝlosilaj punktoj pri projekto de Civila Kodo en Ĉinio

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Vakcino esplorita de la teamo de Chen Wei akiris grandan progreson

 

Ĉina esplorteamo sub la gvido de Chen Wei, profesoro de la Bio-inĝenieria Instituto de la Akademio de Militaj Medicinaj Sciencoj, publikigis raporton en la brita medicina gazeto "The Lancet" en la 22-a de majo. La teamo faris la unuafazan klinikan provon pri vakcino kontraŭ la nova koronviruso. La rezultoj montras, ke la vakcino estas sekura kaj povas indukti homan korpon rapide estigi imunan reagon.

 

– Ĉinio plifortigos konstruadon de publika sansistemo

 

La 22an de majo ĉina ĉefministro Li Keqiang raportis pri registara laboro en la malferma kunveno de la 3a sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio plifortigos konstruadon de publika sansistemo, donos prioritaton al protektado de sano kaj sekureco de la popolo, reformos mekanismon por preventado kaj regado de malsanoj, plibonigos sistemon pri rekta raporto kaj averto pri infektaj malsanoj kaj akurate publikigos informojn pri epidemioj. Cetere klopodoj devas esti faritaj en esplorado kaj produktado de vakcinoj, medikamentoj kaj testiloj.

 

– Uzado de nuklea tekniko en la batalo kontraǔ COVID-19

 

Luo Qi, membro de Ĉina Akademio de Inĝenierado proponis uzadon de sekura nukle-tekniko en la batalo kontraǔ la nova koronviruso. Li subtenas radiadon por rapida desinfektado de protektiloj, materialoj kaj forĵetaĵoj, kaj ankaŭ por signi la viruson.

 

– Kvin ŝlosilaj punktoj pri projekto de Civila Kodo en Ĉinio

 

Ĉijare Tutlanda Popola Kongreso pritraktis Civilan Kodon. Jen kvin ŝlosilaj punktoj pri ĝi. La unua estas ĝia sistemeco: Civila Kodo konsistas de leĝoj sistemece kunligitaj. La dua estas ĝia fokuso en protektad de rajtoj kaj interesoj de la popolo. La tria estas ĝia heredeco: en kompilado de la Civila Kodo oni priatentas la fruktojn de pasintaj leĝoj kaj spertoj de la ĉina popolo. La kvara estas ĝia epokeco: ni estas en epoko de informadiko kaj mediprotektado, kiuj ricevas apartan emfazon. La kvina estas ĝia malfermeco: necesas ebligi laŭbezonan aktualigon de la kodo.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments