【E-Radio】Xi Jinping anoncis kvin proponojn por antaŭenigi mondan kunlaboron kontraŭ la nova koronviruso

| 2020-05-29
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

 Du Sesioj en Pekino

– Centra Banko de Ĉinio emisiis korformajn memormonerojn en la 20a de majo

 Xi Jinping anoncis kvin proponojn por antaŭenigi mondan kunlaboron kontraŭ la nova koronviruso.

 Nukleacidaj testoj senpagaj por ĉiuj homoj en la urbo Wuhan

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

 Du Sesioj en Pekino

 

La jaraj du sesioj, prokrastitaj pro la ĉijara pandemio, estis inaŭguritaj respektive en la 21a kaj 22a de majo. La jaro 2020 estas aparte grava por certigi la venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj en la batalo kontraŭ malriĉeco, kaj la lasta jaro de la 13a Kvinjara Plano.

 

– Centra Banko de Ĉinio emisiis korformajn memormonerojn en la 20a de majo

 

En la 20-a de majo 2020 la Centra Banko de Ĉinio emisiis memormonerojn, inter ili du en formo de koro kun bildoj pri novedzino. Kial la banko emisiis tiajn monerojn en tiu ĉi tago? Ĉar, la 20-a de majo, estas kunmeto de la ciferoj 5, 2 kaj 0, kiu en la ĉina lingvo sonas simile al la frazo "mi amas vin". Pro tio ĉinoj nomas la 20-an de majo "interreta valentena tago".

 

– Xi Jinping anoncis kvin proponojn por antaŭenigi mondan kunlaboron kontraŭ la nova koronviruso.

 

La 18an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris en la malferma ceremonio de videa kunveno de la 73a sesio de la Monda Sana Asembleo, ke Ĉinio liveros ene de du jaroj du miliardojn da usonaj dolaroj por helpi aliajn landojn; kunlaboros kun UN por starigi mondan urĝokazan stokejon; starigos kunlabor-mekanismon por ĝemeligi 30 afrikajn hospitalojn kaj akceli konstruadon de ĉefsidejo de Afrika Centro por Regado de Malsanoj; priesploros vakcinon kontraŭ nova koronviruso, kies tekniko estos publike uzebla de la tuta mondo; kaj kunlaboros kun aliaj membroj de G-20 por prokrastigi ŝuld-repagon por malriĉaj landoj".

 

– Nukleacidaj testoj senpagaj por ĉiuj homoj en la urbo Wuhan

 

La urbo Wuhan provizas senpagajn nukleacidajn testojn por ĉiuj siaj loĝantoj, kun la celo pli rapide trovi sensimptomajn infektitojn kaj efike malebligi, ke pliaj homoj estu infektitaj.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments