El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusa fakulo: Aliaj landoj ne estos tiritaj de Usono en ĝian kontraŭon al Ĉinio

| 2020-05-29
Bookmark and Share

搜狗截图20年05月28日1339_1.jpg


La 26-an de majo la rusa amaskomunikilo Sputnik raportis, ke Sergei Luzyanin, profesoro de la rusa Supera Lernejo de Ekonomiko kaj tiu de la Moskva Ŝtata Instituto de Internaciaj Rilatoj sub la rusa ministerio pri eksterlandaj aferoj, diris en videa kunveno, ke Usono intencas altiri aliajn landojn en la kontraŭon al Ĉinio, sed ne eblas por Usono estigi "unuecan fronton" kontraǔ Ĉinio.


Li diris: "Vaŝingtono intencas igi la disputon inter Usono kaj Ĉinio unueca 'kontraǔĉina fronto'. Sed fakte ne ekzistas nek ekzistos tia fronto. Unue, tia formo de alianciĝo ne plu estas; due, iu ajn lando, eĉ la uson-amika, ne volas esti tirita en la kontraŭon kaj distanciĝas de tio."


Kelkaj fakuloj asertis, ke post finiĝo de la epidemio de COVID-19, internaciaj organizoj kiel Unuiĝintaj Nacioj daǔre ludos gravan rolon, kvankam Usono intencas malfortigi ilin.


Luzyanin diris: "Fakte, multaj landoj, kiuj estas amikaj al Usono en financo, ideologio kaj aliaj kampoj, ne estas aliancanoj de Usono ĉi-flanke. Ili eĉ kritikas Usonon pro ĝia faro intence malfortigi internaciajn organizojn."


Luzyanin diris ankaǔ: "Internaciaj organizoj estas malfortigitaj de Usono, sed ili daŭre ekzistos, ĉar ne esta similaj organizoj en la mondo. Kvankam Usono intencas starigi paralelajn organizojn por disvastigi sian opinion pri administrado de la mondo, tio estas nerealigebla, ĉar la ‘epoko de Usono' jam fariĝis pasinteco.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments