Sesjara ĉina knabino famiĝis en interreto pro sia muzika talento

| 2020-05-28
Bookmark and Share

Miumiu, kies vera nomo estas Zhou Zhaoyan, estas sesjara knabino de Nankino, ĉefurbo de la provinco Jiangsu. Ŝia patro estas muzikilvendisto kaj kuraĝigis ŝin lerni muzikludon. Ŝi rapide lernis ludi gitaron, elektran gitaron, ukulelon, basgitaron, drumon kaj pianon! Dum la pandemio de COVID-19 ŝi restis hejme kaj profitis la okazon por praktiki sian ludon. Ŝia patro decidis filmi ŝin ludanta kaj diskonigi la filmetojn en Youtube-kanalo “Miumiu Guitargirl”, kaj neatendite ses milionoj da homoj tra la mondo spektis ŝin. Ŝi ankaŭ viv-dissende koncertis kune kun muzikistoj de aliaj landoj. Post famiĝi, tamen, lecionoj rekomenciĝis en ŝia lernejo, kaj Miumiu revenis al sia rutino de elementa lernejano en Ĉinio.
















Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments