El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvin ŝlosilaj punktoj pri projekto de Civila Kodo

| 2020-05-25
Bookmark and Share

La projekto de la Civila Kodo jam eniris la revizian proceduron de la tria sesio de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK), kaj tiu ĉi Civila Kodo, kiu vere apartenas al la ĉina popolo, baldaŭ estos preta. Jen kvin ŝlosilaj punktoj, kiuj helpos nin kompreni la projekton de la Civila Kodo.


La unua estas ĝia sistemeco. Kompilado de Civila Kodo ne estas simpla kunmetado de la pasintaj apartaj civilaj leĝoj kaj regularoj, sed ilia sistemeca integriĝo.


La dua estas ĝia popoleco. La kerno de la Civila Kodo estas la popolo. Ni starigas la kodon por la popolo, reliefigante la rajtojn kaj interesojn de la popolanoj.


La tria estas ĝia heredeco. En kompilado de la Civila Kodo oni devas heredi ne nur la brilajn fruktojn de la ĉina kulturo, sed ankaŭ la eminentajn fruktojn de la civilaj leĝoj mem.


La kvara estas ĝia epokeco. Ni estas en la informadika epoko. Tial en kompilado de la kodo ni normaligas rilatajn enhavojn. Ni estas ankaŭ en la epoko de ekologia civilizacio, ni ankaŭ emfazas ekologian protektadon en la kodo.


La kvina estas ĝia malfermeco. La projekto de la Civila Kodo havas 1 260 artikolojn, tamen ankoraŭ ne povas tute kontentigi la bezonon de popolanoj. Do la kompilado de la kodo ne devas esti farita unufoje por ĉiam. Necesas ebligi laŭbezonan aktualigon de la kodo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments