El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial Ĉinio starigas leĝan sistemon por konservi ŝtatan sekurecon en Hongkongo?

| 2020-05-25
Bookmark and Share

Matene de la 22a de majo Wang Chen, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la 13a Tutlanda Popola Kongreso (TPK), prezentis al la tria sesio de la 13a TPK klarigon pri la Decido de la Tutlanda Popola Kongreso pri Starigo kaj Kompletigo de Leĝaj Sistemo kaj Plenumo por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en Hongkonga Speciala Administra Regiono (malneto).


Wang diris, ke post reveno de Hongkongo al la patrujo, Ĉinio firme plenumas la politikon "unu lando, du sistemoj", "hongkong-anoj administras Hongkongon" kaj altnivela aŭtonomeco. La efektivigo de la politiko "unu lando, du sistemoj" akiris senprecedencan sukceson en Hongkongo. Samtempe dum la plenumo de la politiko oni renkontis ankaŭ novajn demandojn kaj alfrontis novajn riskojn kaj defiojn.


Nuntempe la plej elstara demando estas, ke pli kaj pli evidentiĝis riskoj pri la ŝtata sekureco en Hongkongo. Krome, en la lastaj jaroj iuj fremdaj fortoj intervenis en hongkongajn aferojn kaj uzis Hongkongon por damaĝi la ŝtatan sekurecon de Ĉinio. Tiuj agoj severe defiis la principon de la politiko "unu lando, du sistemoj", malefikigis leĝan administradon kaj endanĝerigis la ŝtatajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvadon, tial Ĉinio nepre alprenas fortajn rimedojn por laŭleĝe malebligi kaj puni tiujn agojn.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments