El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tagordo de TPK pri Hongkongo celas ŝtopi breĉojn en la ŝtata sekureco en Hongkongo

| 2020-05-24
Bookmark and Share

La tria sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio reviziis la Decidon de la Tutlanda Popola Kongreso pri Starigo kaj Kompletigo de Leĝaj Sistemo kaj Plenumo por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en Hongkonga Speciala Administra Regiono (Malneto)


La 22-an de majo proparolanto de la Komunika Oficejo de la Centra Popola Registaro en la Hongkonga Speciala Administra Regiono diris, ke la origina aspiro kaj misio de "unu lando, du sistemoj" estas konservi unuecon de la lando kaj teni longajn prosperon kaj stabilecon de Hongkongo, ambaŭ tiuj estas nemankigeblaj. Ŝtopi breĉojn en ŝtata sekureco en Honkongo per leĝfarado estas urĝa bezono por konservi la sekurecon de la sistemo "unu lando, du sistemoj".


La proparolanto emfazis, ke nur firma fundamento de ŝtata sekureco kaj stabila situacio de la socio povas solvi profundajn kontraŭdirojn pri ekonomio kaj popola vivo, plene efektivigi avantaĝon de "unu lando, du sistemoj" kaj kultivi pli grandan spacon por disvolvado de Hongkongo. 


Redaktoro: Kang Caiqi 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments