El Popola Ĉinio>头条新闻>

Leung Chun-ying: Leĝdono pri Hongkongo konformas al interesoj de hongkonga socio kaj tiuj de fremdaj investantoj

| 2020-05-24
Bookmark and Share

La 22an de majo en Pekino inaŭguriĝis la tria sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso. Unu grava tagordo en la sesio estas ekzameni la Decidon de la Tutlanda Popola Kongreso pri Starigo kaj Kompletigo de Leĝaj Sistemo kaj Plenumo por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en Hongkonga Speciala Administra Regiono (malneto). Vespere de la 21a de majo, Leung Chun-ying, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, akcepis intervjuon de la Ĉina Centra Televido.


Li diris, ke preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo havas leĝojn pri konservo de ŝtata sekureco. Manko de tia leĝo influos efektivigon de la politiko "unu lando, du sistemoj" kaj stabilecon de la hongkonga socio, kaj eĉ tendencon por investado kaj la ekonomian disvolvadon de Hongkongo. Tiu ĉi leĝo ne malhelpos fremdajn investantojn investi en Hongkongo kaj laŭleĝan liberecon de lokanoj.


Estas necesa starigi kaj kompletigi leĝajn sistemon kaj plenumon por konservi ŝtatan sekurecon en Hongkongo, kaj tio konformas al la popola opinio de la socio de Hongkongo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments