El Popola Ĉinio>头条新闻>

Proparolanto de TPK: Ĉinio kaj Usono devas insisti pri ne-konflikto kaj ne-kontraŭstarado

| 2020-05-24
Bookmark and Share


Proparolanto de la jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso diris la 21an de majo, ke la ĉin-usonaj rilatoj nun estas en grava momento, kaj por ambaŭ flankoj la ŝlosilo estas insisti pri ne-konflikto, ne-kontraŭstarado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro.



Zhang Yesui, proparolanto de la tria sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, faris tiujn rimarkojn dum gazetara konferenco. Zhang diris, ke Ĉinio kaj Usono havas vastajn komunajn interesojn, kaj kunlaboro estas la nura ĝusta elekto por ambaŭ flankoj, ĉar la historio klare montris, ke kunlaboro profitigas ambaŭ landojn, dum kontraŭstarado kondukas ilin al malgajno.


Zhang rimarkigis, ke tio helpos ambaŭ landojn kunlabori surbaze de reciproka profito, en duflankaj kampoj kaj pri regionaj kaj mondaj aferoj, se Usono povos respekti la socian sistemon kaj disvolvan vojon de Ĉinio, racie rigardi la disvolviĝon de Ĉinio kaj ĝiajn strategiajn intencojn, kaj interagi kun Ĉinio en konstruiva maniero. Li diris, ke se Usono sekvos sian enradikiĝintan malvarm-militan pensmanieron kaj retenan strategion kontraŭ Ĉinio, tio utilos al neniu kaj subfosos la kernajn kaj gravajn interesojn de Ĉinio.


El ĈRI

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments