El Popola Ĉinio>头条新闻>

Superulo de IOK: Tokiaj Olimpikoj estos nuligitaj se epidemio ne povos esti bridata antaŭ la fino de majo

| 2020-05-21
Bookmark and Share


Laŭ novaĵo de la usona amaskomunikilo The Associated Press en la 25a de februaro, Dick Pound, superulo de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), diris, ke la Tokiaj Olimpikoj estos nuligitaj -- ne estos prokrastitaj aŭ okazigitaj en alia urbo, se la epidemio de COVID-19 ne povos esti bridata antaŭ la fino de majo.


En la historio la modernaj Olimpikoj, kiuj estas okazigitaj ekde 1896, estis nuligitaj nur pro milito. Tokio akiris la rajton okazigi la 12ajn Olimpikojn en 1940, tamen pro dronado en la Dua Mondmilito, tiuj olimpikoj estis nuligitaj. Brazilo estis trafita de epidemio kaŭzita de la viruso Zika, tamen la olimpikoj okazis en la lando laŭplane en 2016. 


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments