El Popola Ĉinio>头条新闻>

La tria sesio de la 13a Tutlanda Komitato de ĈPPIK okazigis gazetaran konferencon

| 2020-05-21
Bookmark and Share


La 20an de majo en la Granda Popola Halo de Pekino, la tria sesio de la 13a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) okazigis gazetaran konferencon. Guo Weimin, proparolanto de la sesio, respondis demandojn de raportistoj ĉinaj kaj eksterlandaj.



Laŭ postuloj de laboro kontraŭ la pandemio de COVID-19, la konferenco okazis perinterrete.



La ĉefa kunvenejo de la gazetara konferenco estis en la Granda Popola Halo, kaj la filia en la plurfunkcia halo de la Media Centro.



Guo anoncis, ke la tria sesio de la 13a Tutlanda Komitato de ĈPPIK inaŭguriĝos je la 15a horo de la 21a de majo kaj fermiĝos posttagmeze de la 27a de majo. La ĉijara sesio estos je 4,5 tagoj malpli longa ol tiuj kutime.



Ankaŭ la nombro de kunvenoj plenaj kaj grupaj estos reduktita dum la sesio.


Raportistoj ĉinaj kaj eksterlandaj intervjuos per interreto, video kaj skribaĵo, kaj la loĝejoj por la membroj de la 13a Tutlanda Komitato de ĈPPIK havos ĉambrojn por okazigo de interretaj intervjuoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments