El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero

| 2020-05-20
Bookmark and Share

uvira_0.PNG


En momento dum kiu la tuta homaro suferas pro la koronvirusa pandemio, Uvira, urbo nordoriente de DR Kongo, estis trafita de terura natura katastrofo tutajn nokton kaj matenon de la 17-a kaj 18-a de aprilo 2020.


Tial la Afrika Komisiono kaj la Estraro de UEA afable alvokas ĉiujn bonkorajn esperantistojn bonvoli helpi pri la situacio en Uvira. Ĉiu alternativa mondonaco al la konto Espero ĉe UEA kun la celo “Uvira-20” estos tre bonvena kaj ne malpli dankata. Subtenante niajn afrikajn aktivulojn, ni pruvos, ke pli ol simpla lingvo Esperanto estas ankaŭ rimedo por internacia solidareco eĉ en la plej ekstremaj malfacilaj vivsituacioj. Efektive tia estis la motivigo de Hector Hodler, fondinto de UEA, kies forpason ni speciale memoras cent jarojn poste en 2020. H. Hodler organizis mem la Dummilitan Helposervon de UEA en la periodo de la unua mondmilito, kio estis la unua granda socia servo por paco kaj solidaro en UEA.


Por donaci bonvolu aliri: uea.org/alighoj/donacoj/espero.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments