El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fraŭlino mendis manĝaĵon kaj havis neforgeseblan surprizon

| 2020-05-20
Bookmark and Share

Antaŭ ne longe en la ĉina urbo Hangzhou, 30 manĝaĵtransportistoj, kiuj liveras al klientoj manĝaĵon menditan per poŝtelefono, paradis tra la urbo kun siaj motorcikloj ornamitaj per rozkoloraj balonoj por liveri manĝaĵon al fraŭlino Hao, ilia ofta kliento. La mendon akompanis nekutima mesaĝo: “Bonvole pretiĝu por renkonti vian kavaliron en la restoracio, kie vi unue kunmanĝis”. Ŝi divenis, ke la mesaĝo estas el sia koramiko He Peng, sed ne povis imagi, ke alveninte tie ŝi renkontus lin sur unu genuo, proponante al ŝi geedziĝon. He Peng transportas manĝaĵon, kaj dum la lastaj du jaroj plurfoje portis menditajn manĝaĵojn al fraŭlino Hao. Tiel ili interkonatiĝis kaj ekhavis amrilatojn. Ili planas geedziĝi baldaŭ.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments