El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Centra Banko de Ĉinio emisios korformajn memormonerojn en la 20a de majo

| 2020-05-19
Bookmark and Share

En la 20-a de majo 2020 la Centra Banko de Ĉinio emisios memormonerojn kun simbolo de bonaŭguro. La serio da moneroj inkludas 6 pecojn: 2 orajn, 3 arĝentajn kaj 1 or-arĝentan. Inter ili estas 2 pecoj kun la formo de koro. Sur la korformaj moneroj estas bildoj pri novedzino, lilio kaj fenestroframo, kaj la vortoj "Vivdaŭra feliĉo kaj perfekta harmonio."






Kial la banko emisios korformajn monerojn en tiu ĉi tago? Ĉar, la 20-a de majo, mallongige "520", estas kunmeto de la ciferoj 5, 2 kaj 0, kiuj en la ĉina lingvo sonas simile al la frazo "mi amas vin". Pro tio ĉinoj nomas la 20-an de majo "interreta valentena tago", ankaǔ pro tio la banko emisios tiajn monerojn kun amsimbola korformo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments