【E-Radio】Ĉu homa lingvo malaperos?

| 2020-05-19
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Refunkcias Nacia Biblioteko de Ĉinio


– Pli ol cent abelmanĝuloj venis al Haikou, en Ĉinio


– Ĉu homa lingvo malaperos?


– Ĉinio havas 4,45 milionojn da registritaj flegistoj


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Refunkcias Nacia Biblioteko de Ĉinio


La 12-an de majo, Nacia Biblioteko de Ĉinio, en Pekino, rekomencis malfermon de sia suda parto, limigante de la nombron de vizitantoj al 1 200 homoj tage. Laŭ postuloj pri preventado de la epidemio, legantoj devas forlasi la bibliotekon de tagmezo ĝis la 13-a horo por ke laborantoj desinfektu instalaĵojn kaj aparataron por legado.


– Pli ol cent abelmanĝuloj venis al Haikou, en Ĉinio


Pli ol cent brun-gorĝaj abelmanĝuloj kaj kelkaj blu-gorĝaj abelmanĝuloj atingis okcidentan marbordon de Haikou-urbo, en Hainan-provinco de suda Ĉinio. Ili aldonis brilajn kolorojn al la urbo. Abelmanĝuloj ĉiujare revenas al tiu loko en printempo kaj somero. Ili havas la kutimon nesti sur nov-formita sabla deklivo.


– Ĉu homa lingvo malaperos?


Elon Musk, ĝenerala direktoro de la usona kompanio SpaceX, opinias, ke post kvin ĝis dek jaroj homoj ĉefe uzos nelingvan komunikadon kaj homa lingvo malaperos. Li kredas, ke homoj jam estas sur la vojo de nelingva komunikado. “Ni iugrade estas elektronikaj homoj. Ni havas poŝtelefonojn, porteblajn komputilojn kaj aliajn elektronikajn aparatojn. Se hodiaŭ vi ne kunportas poŝtelefonon, vi sentas tion kvazaŭ membromanko”.


– Ĉinio havas 4,45 milionojn da registritaj flegistoj


La 12an de majo la Mekanismo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri Kuna Preventado kaj Regado diskonigis pri la laboro de flegistoj en la batalo kontraŭ nova koronviruso en la provinco Hubei. Ĝis la fino de 2019, la registritaj flegistoj en la tuta lando kalkuliĝis al 4,45 milionoj, kaj tio signifas, ke inter ĉiu milo da loĝantoj estas tri flegistoj. Inter ili pli ol 70% estas diplomitoj el kolegioj por profesia trejnado.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments