El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu lemno? Ĉu Algo? Ne, ĝi estas bongusta brasenio

| 2020-05-15
Bookmark and Share

Venas somero. Brasenio (Brasenia schreberi) en la vilaĝo Hubu de Hangzhou, sudorienta Ĉinio, estas manĝebla kaj plukebla. Por ĝustatempe kolekti burĝonojn de tiu planto, vilaĝanoj devas labori por 10 horoj sur malgranda boato ĉiu-tage.





Brasenio apartenas al nimfeacoj kaj estas akvoplanto kiu kreskas dum multaj jaroj. Ĝia origina loko estas sudorienta parto de Ĉinio. Oni rikoltas ĝiajn volviĝantajn delikatajn foliojn inter la fino de aprilo kaj la fino de oktobro.





Brasenio enhavas multe da koloida proteino. Ĝi mem estas sengusta, sed glata kaj bongusta en buŝo. Ĉinoj ekmanĝis tiun vegetaĵon antaŭ 1 700 jaroj laŭ registro de rilata dokumento.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments