El Popola Ĉinio>头条新闻>

Facile! Rub-sako fariĝis protekta kostumo en tri minutoj

| 2020-05-14
Bookmark and Share


La japana retejo Asahi raportis la 13an de majo, ke en la retejo de Sakakibara Kor-Instituto en la japana urbo Fuchu oni prezentas kiel fari protektan kostumon el rub-sakoj. La flegistino Murata Utako, kiu elpensis la rimedon, diris: "Mi esperas, ke tiu rimedo povos mildigi la problemon pri manko de materialoj en hospitaloj."


La faro estas simpla, kaj oni bezonas nur du 45-litrajn rub-sakojn, tondilon kaj glubendon. La farado postulas tri minutojn.


Multaj kuracistoj respondis: "Ĝi estas komforta kaj facile demetebla." Ili surhavos ĝin dum transportado de homoj eble infektitaj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments